Unita matrico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, unita matrico estas n×n kompleksa matrico U kontentiganta kondiĉon

U*U = UU* = In

kie In estas la n×n identa matrico kaj U* estas la konjugita transpono (ankaŭ nomata kiel la hermita adjunkta) de U.

Ĉi tiu kondiĉo, laŭ difino de inversa matrico, implicas ke matrico U estas unita se kaj nur se ĝi havas inverson kiu estas egala al ĝia konjugita transpono

U-1 = U*

Unita matrico en kiu ĉiuj elementoj estas reelaj estas orta matrico. Simile al tio kiel orta matrico Q konservas la reelan enan produton de du reelaj vektoroj

<Qx, Qy> = <x, y>

tiel ankaŭ unita matrico U kontentigas

<Ux, Uy> = <x, y>

por ĉiuj kompleksaj vektoroj x kaj y, kie <·, ·> estas la norma ena produto sur Cn.

Se U estas n×n matrico tiam jeno estas ĉiuj ekvivalentaj kondiĉoj:

  • U estas unita
  • U* estas unita
  • La kolumnoj de U formas ortonormalan bazo de Cn kun respekto al ĉi tiu ena produto
  • La linioj de U formas ortonormalan bazon de Cn kun respekto al ĉi tiu ena produto
  • U estas izometrio kun respekto al la normo de ĉi tiu ena produto, kio estas ke multipliko je U konservas longon de ĉiu vektoro x: ||Ux||2=||x||2.
  • U estas normala matrico (kio estas ke U*U = UU*) kun ĉiu el la ajgenoj estas de modulo 1 (i|=1 por i=1...n, kio estas ke ĉiuj ajgeno kuŝas sur unuobla cirklo en kompleksa ebeno).

Propraĵoj de unitaj matricoj

  • Ĉiuj unitaj matricoj estas normala, kaj la spektra teoremo pro tio aplikas al ili. Tial ĉiu unita matrico U havas malkomponaĵon de formo
U = VΣV*
kie V estas unita, kaj Σ estas diagonala kaj unita. Tio estas, unita matrico estas diagonaligebla per unita matrico.
  • La absoluta valoro de determinanto de ĉiu unita matrico estas 1. Ĉi tio sekvas de propraĵoj de determinanto:
1 = det(I) = det(U*U) = det(U*)det(U) = (det(U))*det(U) = |det(U)|2
  • Produto de ĉiuj du unitaj matricoj U kaj V de la sama amplekso estas unita matrico. Pro tio ke U-1 kaj V-1 ekzistas, ekzistas ankaŭ UV-1 kaj
(UV)-1 = V-1U-1

kaj

(UV)* = V*U* = V-1U-1

kaj

(UV)-1 = (UV)*

kaj do UV estas unita.

  • Ĉiu kvadrata matrico estas la averaĝo de du unitaj matricoj. Sekve de tio, ĉiu kvadrata matrico matrico estas lineara kombinaĵo de du unitaj matricoj.
  • Por ĉiu n, la aro de ĉiuj n×n unitaj matricoj kun matrica multipliko formas grupon U(n), nomatan kial la unita grupo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Todd Rowland, Unita matrico en MathWorld. greke Unita matrico en Encyclopaedia of Mathematics, Kluwer Academic Publishers, red. Michiel Hazewinkel, ISBN 978-1556080104.