Unitariisma preĝejo (Füzesgyarmat)
Unitariisma preĝejo | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Füzesgyarmat |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Békés |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 161 sidlokoj, 40 starlokoj |
Ligiloj | |
La unitariisma preĝejo en Füzesgyarmat estas eklezia historia monumento en urbo Füzesgyarmat (Hungario). Ĝi estas la sola unitariisma preĝejo en Békés.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unitariisma grupo de Füzesgyarmat estis fondita en 1902. Tiam la membraro konsistis el malkontentaj kalvinanoj, kiuj forlasis la kalvinismon. La unua diservo okazis sub branĉoj de morusujo, poste en privata loĝdomo. La preĝdomo estis konstruita en 1903, baldaŭ oni aĉetis alian domon por pastra loĝejo kaj lernejo. La konstruaĵo iĝis jam kirko pro konstruado de turo en 1911. Samtempe 2 sonoriloj alvenis. En la 1960-aj jaroj la eklezia grupo velkis, baldaŭ eĉ la kirko ruiniĝis. En 1989 pastro rifuĝis el Rumanio al Füzesgyarmat, kiu revigligis la unitariismon. En 2001 la kirko estis deklarita historia monumento. Plenaj renovigaj laboroj okazis en 2014.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La fasado estas simetria. Meze la kvadrata turo altiĝas kaj plene reliefas. La turopinto estas plurlatera piramido. La eniro povas esti tra la turo. La fenestroj en la navo estas duonrondaj. Interne la muroj estas blankaj (nepentritaj).