Novspirito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universala Blanka Frataro)

Novspirito (Universala Blanka Frataro) estas religiema socialisma instruo de la bulgaro Petar Danov, laŭ kiu la senmorteco estas perdita kapablo de la vivo, kiu povas kaj devas esti reakirita per la revekiĝo de la konscio. Laŭ la instruo de Deunov ekzistas miloj da estaĵoj pli superaj kaj raciaj ol la homo - la Universala Blanka Frataro, - kiuj posedas ĉi tiun potencon; ili estas adeptoj de Dio kaj majstroj kaj gvidantoj de la homoj. La novspiritanoj vivas komunecan vivon; estas ilia opinio, ke pli gravas la kvalito de la anaro ol la kvanto, tial ili oficiale ne faras iun propagandon. Tamen kelkaj individuaj persono agas ankaŭ propagande je propra risko kaj kosto. Ankaŭ Esperanto estas adoptata kaj uzata: de 1928 aperis pli ol 25 prelegoj de Petar Danov en du serioj en la kolekto Nova Kulturo. De 1932 ĝis la Dua Mondmilito aperis en la sama eldono la gazeto Frateco.

Biblioteko "NOVA KULTURO"[redakti | redakti fonton]

  • Petro Danov, La Alta idealo, I-a jaro, n-ro 1, tradukis Dian, 1928.
  • St. Vatralski, La Blankaj Fratoj, I-a jaro, n-ro 3, tradukis el la bulgara Dian, Burgas 1928, p. 24
  • Petro Danov, La elmontro de la Spirito. La talantoj, II-a jaro, n-ro 2, Burgas 1930, p. 27
  • Petro Danov, La songhoj de Jozef. La leĝo de la servado. La graveco de la malgrandaj aferoj. La kanto de la vivo, II-a jaro, n-ro 4-5, Burgas 1930, p. 36
  • Petro Danov, Paco al vi! La neceso ekkoni Dion. Kiom do, viro superas ŝafon! Okultaj sciencoj (de K. Kuzmanov), II-a jaro, n-ro 6-7, Burgas 1931, p. 40
  • A. Tomov, Religio-filozofia vivkoncepto de Petro Danov, Aldono al biblioteko "NOVA KULTURO", Burgas 1930, p. 27

Recenzo de la revuo Nova Kulturo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉi tiu nova revuo celas disvastigon per Esperanto de la „Nova Kulturo“, kreita de Majstro Danov kaj bazanta sur okultismo. Ĉi tiu okulta movado estas en Bulgarujo jam rimarkinde granda kaj estas organizata en la asocio: „ Blanka frataro “.

La unua kajereto de la revuo entenas krom klarigoj pri la celo ankaŭ instruajn vortojn de la majstro, laŭ kiuj oni povas konatiĝi kun la tendenco de lia skolo. La enhavo de la kajero estas certe tre interesa kaj la traduko bonstila. Nur pri uzo de l’ akuzativo kaj pri

la prepozicio „ĉe“ ne estas nia samideano jam tule firma. La vorto „kristismo“ (kristanismo) ne estas taŭga, kaj se oni ĝin pariigas jene: kristismo (p. 6 —7), eĉ terura. Ankaŭ „ĉi“ antaŭ substantivoj ne plaĉas al mi. Cetere ĉiu volonte legos la verketon kaj abonos la tutan jarkolekton, kiu serĉas sian vivfeliĉon en okultaj tezoj. 
—  Sós. Aŭstria Esperantisto n.47 (okt 1928)