Universala gaskonstanto
La universala gaskonstanto R (aŭ R0) estas la produto de Avogadro-nombro (NA) kaj Boltzmann-konstanto (kB).
Tio servas por ligi temperaturon, molkvanton kaj energion de la gaso. Tio uzatas en statoegaligo de gasoj.
La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.
Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas R = 8,314 472 J K-1 mol-1 ± 0,000015 J K-1 mol-1.
La individua gaskonstanto
La individua (aŭ specifa) konstanto de gaso, notata , estas la universala gaskonstanto dividita per la molmaso de la gaso.
La grammolekulo de seka aero valoras = 28,9644 g/mol = 0,0289644 kg/mol. Tial, la individua konstanto de seka aero estas:
Ĵulo J = Neŭtono*metro = N m , kaj Temperaturo T en Kelvino = °C + 273,15
Kelkaj individuaj gaskonstantoj Rs :
Gaso | SI-unuo J/kg·K |
Molmaso kg/kmol |
---|---|---|
Argono, Ar | 208 | 39,94 |
Karbon-dioksido, CO2 | 188,9 | 44,01 |
Karbon-monoksido, CO | 297 | 28,01 |
Heliumo, He | 2077 | 4,003 |
Hidrogeno, H2 | 4124 | 2,016 |
Metano, CH4 | 518,3 | 16,04 |
Nitrogeno, N2 | 296,8 | 28,02 |
Oksigeno, O2 | 259,8 | 32 |
Propano, C3H8 | 189 | 44,09 |
Sulfur-dioksido, SO2 | 130 | 64,07 |
aero | 287 | 28,97 |
akvovaporo | 455 | 18,01 |