Universala lingvo (Leibniz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La universala lingvo, germane Universalsprache, latine characteristica universalis estas sistemo de signoj, desegnita de Leibniz, per kiu ĉiuj objektoj kaj iliaj rilatoj, leĝoj kaj aliaj estu reprezentataj, kaj tiamaniere, ke difinitaj signoj apartenas al objektoj kaj difinitaj rilatoj inter objektoj apartenas al rilatoj inter tiuj signoj.

La problemo de la universala lingvo okupis Leibnizon dum sia tuta vivo, sed malgraŭ multaj ŝanĝoj kaj plibonigoj li ne atingis taŭgan prezentadon. Unue, lia sistemo nur estis konstruita por skriba notado de simboloj, sed Leibniz poste uzis vortojn, kiuj povas esti pli facile lernitaj, memorigitaj kaj elparolitaj.

Parte la moderna logiko povas esti komprenita kiel realigo de la programo de Leibniz. Tiu logiko ankaŭ provis, ke la programo de Leibniz nur povas esti realigita en limigita kvanto. Ĝiaj limoj estas relative ekzakte precizigitaj per la teoremoj de nekompleteco de Gödel kaj per komprenoj pri la ebleco de metodoj de decidado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Detlev Blanke: Leibniz und die Lingua Universalis 1985 en: Sitzungsberichte der Leibniz-Sozietät 1996
  • Krause, Karl Christian Friedrich: Vorlesungen über das System der Philosophie 1828 (prelegoj pri la sistemo de la filozofio)
  • Karl Christian Friedrich Krause: Universale Logik. (1,73 MB)
  • Karl Christian Friedrich Krause: Universale Mathematik.
  • Gottfried Wilhelm Leibniz: Zur allgemeinen Charakteristik. Hauptschriften zur Grundlegung der Philosophie. Philosophische Werke Band 1. Übersetzt von Artur Buchenau. Durchgesehen und mit Einleitungen und Erläuterungen herausgegeben von Ernst Cassirer. Verlag von Felix Meiner. Hamburg. 1966. (Pri la ĝenerala karakteristiko. Ĉefaj dokumentoj pri la bazoj de la filozofio. Filozofaj verkoj vol. 1. Trad de Arthur Buchenau.

Travidita kaj eldonita kun enkondukoj kaj klarigoj de Ernst Cassirer. Eldonejo Felix Meiner.

  • Paolo Rossi: Clavis universalis. Arti della memoria e logica combinatoria da Lullo a Leibniz. Bologna 1983,

angle Logic and the Art of Memory: The Quest for a Universal Language. Traduko kaj antaûparolo Stephen Clucas, London - New York 2006 (books.google)

  • Schmidt, F.: Leibnizens rationale Grammatik. en: Zeitschrift für Philosophische Forschung. 9 (4):657 - 663 (1955)

(la racia gramatiko de Leibniz, en revuo de filozofia esploro 9 (4):657 - 663 (1955) )