Universala lingvo (Letellier)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universala lingvo (Langue universelle) estas projekto de apriora lingvo proponita de Charles Letellier, profesoro de universitato de Caen, 1852. Kelkaj homoj pensas ke L.L. Zamenhof konis la projekton. La aŭtoro preparis dum la jaroj 1852-1886 4 volumojn dikegajn pri la projekto.

Ĝia vortprovizo estis bazita sur dekuma klasifiko de ideoj kaj de tiamaj ideoj pri stenografio. Ĉiuj eblaj ideoj estis klasifikitaj sub dek ĉefaj kategorioj, markataj per unu vokalo. Ĉiuj tiuj kategorioj estas modifeblaj per dek akcesoraj ideoj, kiuj estas reprezentataj per kelkaj konsonantoj. Tio donis unu centon da unusilabaj radikoj, ĉiuj ligitaj al unu ideo kaj ties modifo. Post li akiris mil dusilabojn, ĉiuj montrantaj unu ideon kaj du gradojn de modifo. Per ripetado de tiu simpla procedo, la kreiva aŭtoro plendis ke ĉiujn ideojn kaj ties modifojn oni povas diri facile kaj klare.

Ekzemplo de vortprovizo[redakti | redakti fonton]

  • ege = patro, egé= patrino, egi = filo, ego = frato;
  • Nombroj 1-10: a, e, i, o, u, ā, ē, ī, ō, bū;
  • a= animalo, ab= mamulo; abo= karnovoro, aboj= feliso; aboje = kato;

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Letellier, C.L.A. Cours complet de langue universelle. Caen, 1852. 2 vol.
  • Letellier, C. L. A., Application de la théorie du langage qui donne naissance à la langue universelle, aux signes représentatifs de la parole par l'écriture sténographique, Paris, 1854 / Century Bookbindery, 1983, reprint; 539 pp.
  • Letellier, C. Cours complet de langue universelle, v 1, Grammaire, 2nd edn 1861, 56+372 pp.
  • Letellier, C. Cours complet de langue universelle, v.2, Radicaux, 13+466 pp.
  • Letellier, C. Cours complet de langue universelle, v.3, Applications aux sciences, 515+ pp.
  • Letellier, C. Cours complet de langue universelle, v.4, Applications aux lettres, 1855, 539+ pp.

La projekto ricevis bibliotekan kodon 119 "1856” LET de Biblioteko Butler.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]