Centramerika Universitato José Simeón Cañas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centramerika Universitato José Simeón Cañas
katolika universitato • jezuita universitato
moto Universidad para el Cambio Social
Universitato por socia ŝanĝo
Informoj
fondodato 1965
fondinto(j) Jezuitoj vd
Situo
Geografia situo 13° 40′ 49″ N, 89° 14′ 10″ U (mapo)13.680177777778-89.236158333333Koordinatoj: 13° 40′ 49″ N, 89° 14′ 10″ U (mapo)
lando Salvadoro
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Centramerika Universitato José Simeón Cañas (Salvadoro)
Centramerika Universitato José Simeón Cañas (Salvadoro)
DEC
Centramerika Universitato José Simeón Cañas
Centramerika Universitato José Simeón Cañas
Map
Centramerika Universitato José Simeón Cañas
vdr

La Centramerika Universitato José Simeón Cañas, en hispana Universidad Centroamericana José Simeón Cañas, konata simple kiel UCA El Salvador, estas privata universitato de jezuitoj en Salvadoro, ne profitcela, nomita ankaŭ UCA [Uka]. Ĝi estis la unua universitato kiu rompis la monopolon de la Universitato de Salvadoro en la altedukado salvadora kaj, tiele, la unua privata universitato de la lando. Tuj antaŭ ties fondo, mankis al la lando leĝo kiu permesu kaj regulu la kreadon kaj funkciadon de privataj universitatoj, kiu fakte estis aprobita la unua por la establado de tiu.

Je la kreo, la universitato proponis la karierojn de ekonomiko, industria inĝenierado kaj administrado de entreprenoj; poste en 1969 oni kreis la karierojn de filozofio, psikologio kaj beletro. La nomo omaĝas José Simeón Cañas, kiu estis pastro kiu komence de la 19-a jarcento luktis kontraŭ la sklaveco en Centrameriko.

Meze de la 1970, la universitato, sub direktoraro de la rektoro Román Mayorga Quirós adoptis pensartendencon pli kaj pli pli progreseman en politikaj kaj sociaj aferoj, kongrue kun la ideologia tiama tendenco de sektoroj de la Jezuitoj, poste de sektoroj de la Dua Vatikana koncilio. En 1976, la jezuito Ignacio Ellacuría, tiam profesoro de la universitato, kritikis la registaron de la prezidento Arturo Armando Molina kiu abandonis planon de agrara reformo, kaj sekve la registaro retiris la malgrandan subvencion al la universitato kaj tiu ekestis celo de atakoj fare de ekstremdekstraj grupoj. El 1977, la UCA apogis la sintenon de la Ĉefepiskopo de San Salvador, Óscar Romero, kaj ties teologia altlernejo, estrita de la jezuito Jon Sobrino, iĝis grava latinamerika referenco de la Teologio de la liberigo. En marto 1977, la pastro jezuita Rutilio Grande estis murdita kaj foje estis minacoj kontraŭ la jezuita komunumo de la universitato, inklude atencojn per bombo ene de la universitata kampuso.

Ekde la komenco de la Intercivitana Milito de Salvadoro, el rector Ellacuría fue uno de los primeros promotores del diálogo y la negociación como único camino a la paz. Durante de la década de los 80, hubo nuevas amenazas y atentados contra la Universidad. El 16 de noviembre de 1989, el rector de la Universidad, Ignacio Ellacuría; la akademia vicrektoro, Ignacio Martín-Baró; la direktoro de la Instituto de Homaj Rajtoj de la UCA, Segundo Montes; la direktoro de la Biblioteko de Teologio, Juan Ramón Moreno; la profesoro de filozofio, Amando López, kun alia jezuito, Joaquín López y López, kaj du virinoj, kunlaborantoj de la Universitato, nome Elba kaj Celina Ramos estis murditaj de roto de la Bataliono Atlacatl de la Armitaj Fortoj de Salvadoro.