Universitata katedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universitata katedro estas daŭra posteno de universitata instruado kaj esplorado atribuita al instruisto, kiu atingas tiam la titolon de profesoro. La deveno de la vorto venas el la eklezia katedro ekde kiu la episkopoj predikas.

La malfermo kaj la atribuo de katedro celas antaŭenigi iun disciplinon, kaj asignas al ĝi samkiel al ĝia tenanto gravan universitatan agnoskon.

Ejo de produktado kaj de transdono de scioj, katedro estas ankaŭ rimedo por akceli la ligon inter instruado, esplorado kaj aplikado, tio kio faciligas ĝian financadon helpe de entreprenoj aŭ de mecenatoj.

La katedroj estas nuntempe ofte financitaj de entreprenoj aŭ fondumoj kiuj povas profiti de malimpoŝtado de la donacoj, de kiuj ili profitas.

La katedroj UNESKO[redakti | redakti fonton]

Por atingi tiun markon, la katedroj devas asocii sin al la ĉefaj programoj de UNESKO : «edukado, ekzaktaj kaj naturaj sciencoj, homaj kaj sociaj sciencoj, kulturo, komunikado kaj informado». Ekzistas (en 2015) 739 Unesko-katedroj en la mondo. Ili estas ofte asociataj al la unu aŭ pluraj retoj UNITWIN subtenitaj de UNESKO en 134 landoj.[1]

Ekde ilia kreado, la UNITWIN internaciaj regrupiĝoj de universitatoj, institucioj kaj organizaĵoj laborante samcele, evoluis.[2] Iuj UNITWIN UNESCO havas la formon de «e. Laboratory». Tiuj e.laboratorioj arigas mem la klasikajn universitatajn laboratoriojn. La direktoroj de tiuj e.internaciaj laboratorioj estas asimilitaj al tenanto de universitataj katedroj.

Ekde la kreo de la Unitwin per UNESKO, 50 UNITWIN Network ricevis oficiale markon de UNESKO. Ili troviĝas en 23 gastigaj landoj[3], kiel tiu en Togo.

Katedro UNESKO en Togo[redakti | redakti fonton]

La celo de tiu katedro "Radiado de la afrika pensado - konservado de la afrika kultura heredaĵo", kreita en 2006 en la universitato de Lomé, estas doni la eblon al afrikaj gejunuloj iĝi etnologojn de ilia propra socio. Estas privilegiitaj fakoj kiel historio, antaŭhistorio, arkeologio, lingvistiko, buŝaj tradicioj, tradiciaj terapioj, antropologio, filozofio. La katedro substrekas la gravecon por la ŝtatoj de la afrika kontinento konservadi ilian kulturan heredaĵon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Katedro interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Programme UNITWIN UNESCO Chairs
  2. [2] Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine UNESCO UniTwin Programme Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (fr) La listo kun la landoj kaj la UNITWIN laŭlande haveblas ĉe Liste UNITWIN UNESCO