Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La konstruaĵo kun la ĉefa enirejo de la kolegio Balliol College, unu el la kolegioj de Universitato de Oksfordo.

Universitato estas institucio de instruado kaj esploro, kiu koncedas akademian gradon en ĉiuj niveloj (bakalaŭro, licenciulo, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato provizas ambaŭ tertiaran instruon kaj kvarternaran instruon.

Laŭ Francisko Azorín universitato estas Plej alta lerneja institucio por instrui diversajn branĉojn de la scio (fakultatoj).[1] Li indikas etimologion el la latina universitas, el unu + versas (unu diversa).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Collegium Novum, nuntempe la ĉefa konstruaĵo de la Jagelona Universitato.

La unuaj Eŭropaj universitatoj estis fonditaj en Italio en 1088 kaj Francio en la mezepoko por la studo de juro, sanscienco, teologio. La Universitato de Bolonjo en Italio estas konsiderata la unua eŭropa universitato. Antaŭe, iom similaj institucioj jam ekzistis en Romia tempo kun la nomo "Muzeoj", kiel la "Muzeo de Aleksandrio" kaj la "Muzeo de Bejruto". Muzeo de Aleksandrio estis fama per geografiaj, matematikaj kaj astronomiaj studoj, la Muzeo de Bejruto per juraj kaj literaturaj studoj. Tiuj institucioj daŭris en islamaj landoj, precipe en Kairo, Egiptio. La plej unua estis en Bagdad, dum kalifo Harun al-Raŝid, jam en la tempo de Karolo la Granda en Frankio. La plej grava Azia universitato estis Nalanda, en Biharo, Barato, kie la 2-a jarcenta budha filozofo Nagarjuna baziĝis.

En Mezepoko, en Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de gramatiko, retoriko, kaj logiko kaj la quadrivium: aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.

Esplora universitato[redakti | redakti fonton]

Esplora universitato estas universitato en kiu originala esploro estas havenda kaj grava parto de sia universitata misio. La instruistaro en esplora universitato ne estus nuraj instruistoj de la laboro de aliuloj, sed tamen estus aktivaj kontribuantoj al tiu kampo, pri kiu ili estas instruantoj, pensantoj, kaj praktikantoj ĉiutage.

Listo de universitatoj[redakti | redakti fonton]

Afrikaj[redakti | redakti fonton]

Aziaj[redakti | redakti fonton]

Eŭropaj[redakti | redakti fonton]

Baroka fasado de la Sorbono (arkitekto Jacques Lemercier, 1642 j.)

Nordamerikaj[redakti | redakti fonton]

Kanadaj[redakti | redakti fonton]

Usonaj[redakti | redakti fonton]

Sudamerikaj[redakti | redakti fonton]

Argentinaj[redakti | redakti fonton]

Brazilaj[redakti | redakti fonton]

Ĉiliaj[redakti | redakti fonton]

Kolombiaj[redakti | redakti fonton]

Meksikaj[redakti | redakti fonton]

Peruo[redakti | redakti fonton]

Internaciaj[redakti | redakti fonton]

Esperanto kaj universitatoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  2. Azorín, samloke.