Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universitato estas institucio de instruado kaj esploro, kiu koncedas akademian gradon en ĉiuj niveloj (bakalaŭro, licenciulo, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato provizas ambaŭ tertiaran instruon kaj kvarternaran instruon.

La unuaj Eŭropaj universitatoj estis fonditaj en Italio en 1088 kaj Francio en la mezepoko por la studo de juro, sanscienco, teologio. La Universitato de Bolonjo en Italio estas konsiderata la unua eŭropa universitato. Antaŭe, iom similaj institucioj jam ekzistis en Romia tempo kun la nomo "Muzeoj", kiel la "Muzeo de Aleksandrio" kaj la "Muzeo de Bejruto". Muzeo de Aleksandrio estis fama per geografiaj, matematikaj kaj astronomiaj studoj, la Muzeo de Bejruto per juraj kaj literaturaj studoj. Tiuj institucioj daŭris en islamaj landoj, precipe en Kairo, Egiptio. La plej unua estis en Bagdad, dum kalifo Harun al-Raŝid, jam en la tempo de Karolo la Granda en Frankio. La plej grava Azia universitato estis Nalanda, en Biharo, Barato, kie la 2-a jarcenta budha filozofo Nagarjuna baziĝis.

En Mezepoko, en Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de gramatiko, retoriko, kaj logiko kaj la quadrivium: aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.

Listo de universitatoj

Afrikaj

Aziaj

Eŭropaj

Nordamerikaj

Kanadaj

Usonaj

Sudamerikaj

Argentinaj

Brazilaj

Ĉiliaj

Kolombiaj

Meksikaj

Peruo

Internaciaj

Vidu ankaŭ