Universitato Ĉulalonkon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Ĉulalonkon, Bankoko, Tajlando

Universitato Ĉulalonkon estas mondkonata universitato en la metropola regiono de Bankoko en Tajlando. Ĝi estas unu el la plej malnovaj universitatoj en Tajlando.

Ĝi estis fondita en 1917 fare de reĝo Rama la 6-a Vajiravudh, post kiam ĝi ekzistis kiel administrada faklernejo ekde 1899. En 2003 lernis tie 28.000 studentoj.