Universitato Aoyama Gakuin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Aoyama Gakuin
privata universitatouniversitato
moto La Salo de la Tero
kaj Lumo de la Mondo
Informoj
fondodato 1949
Situo
Geografia situo 35° 39′ 37″ N, 139° 42′ 34″ O (mapo)35.660361111111139.70958333333Koordinatoj: 35° 39′ 37″ N, 139° 42′ 34″ O (mapo)
lando Japanio
urbo Shibuya
Estraro
ĉefestro(j) Hiroshi Sakamoto vd
Nombroj
nombro de studentoj 20 285 vd (stato: 1-a de majo 2022)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
filioj
• Research Institute, Aoyama Gakuin University vd
Universitato Aoyama Gakuin (Japanio)
Universitato Aoyama Gakuin (Japanio)
DEC
Universitato Aoyama Gakuin
Universitato Aoyama Gakuin
Universitato Aoyama Gakuin (Tokio)
Universitato Aoyama Gakuin (Tokio)
DEC
Universitato Aoyama Gakuin
Universitato Aoyama Gakuin
Map
Universitato Aoyama Gakuin
vdr
prelegejo Berry en la kampuso Aojama

Universitato Aoyama GakuinUniversitato Aojama Gakuin, japane 青山 学院 大学, latinliterigite Aoyama Gakuin Daigaku, estas privata universitato en la kvartalo Ŝibuja de Tokio en Japanio. Origine establita en 1874 fare de misiistoj de la usona Metodisma Episkopa Eklezio, ĝi estis reorganizita en sia nuna formo en 1949. La universitato Aoyama Gakuin festis sian 140-jaran datrevenon en 2014 kaj estas unu el la plej malnovaj altlernejoj de Japanio.

La universitato establis nacian reputacion pri kvalito kaj edukado kaj pri sia internacia etoso - ĝi estas vaste rekonita kiel unu el la plej gravaj privataj universitatoj en Japanio.

Ĝi laŭ memprezento celas eduki studentojn kun forta sento de socia respondeco kaj moraleco por kontribui al socio kaj hodiaŭa mondo konforme al sia eduka politiko bazita sur la kristana fido.

La studentaj kaj diplomitaj programoj de la universitato inkludas kursojn pri literaturo, juro, ekonomiko, komerco, internacia politiko, ekonomiko, komunikado, scienco, inĝenierado kaj kulturaj studoj. La universitato havas specialajn programojn en la kampoj de internacia administrado, juro kaj profesia kontado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]