Universitato Erzsébet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Erzsébet
universitato
Informoj
fondodato 1912
speco reĝa
Situo
lando Hungara reĝlando
urbo Pozono
vdr

La Reĝa Scienca Universitato Erzsébet estis universitato funkcianta mallonge en Pozono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Depost la Aŭstra-hungara interkonsento en 1967 Hungario rericevis la memstarecon interalie en la eduko. Oni faris projektojn pri pliaj universitatoj, sed tio longe ne estis faritaj. En Pozsony estis plano en 1875 pri Universitato Ferenc Deák, poste okazis nenio. Tiutempe Scienca Universitato Ferenc József ekfunkciis, kiel la plej grava rivalo pri universitatofondo. En Pozono la menciita universitato estis fondita nur en 1912 sub nomo Reĝa Scienca Universitato Erzsébet, la projekto temis pri 4 fakultatoj. La instruado komenciĝis post 2 jaroj en la jura fakultato, ĉar Jura Akademio (Pozsony) estis integrita al la universitato. En 1917 la instruado komenciĝis en la filologia fakultato, en la sekva jaro ankaŭ en la medicina fakultato. En 1919 estis plano por integri Ekonomia Akademio (Magyaróvár) (kiel la kvara fakultato), sed alvenis la ĉeĥa armeo kaj prenis la plenan universitaton. La studentoj kaj profesoroj rifuĝis al Budapeŝto, kie okazis instruado inter la lernojaroj 1920 kaj 1923, poste en Pécs, kie ĝi funkcias ankaŭ nun sub nomo Universitato de Pécs.

La nomportanto: Elizabeto de Aŭstrio-Hungario

Fontoj[redakti | redakti fonton]