Universitato Espero de Kongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ne konfuzenda kun Universitato Espero de Afriko

Universitato Espero de Kongo
Informoj
speco publika universitato
lingvo(j) franca
Situo
lando demokratia Respubliko Kongo
Information icon.svg
vdr

La Universitato Espero de Kongo (france Université Espoir du Congo, angle Hope University of Congo) estas privata universitato en la Demokratia Respubliko Kongo, situata en la provinco de la Sud-Kivuo, en la urbo Baraka. La instrulingvo estas la franca.

Fondita de la libera metodisma eklezio de Kongo, ĝi celis doni kursojn en la franca kaj la angla pro la ligoj de tiu preĝejo kun Usono kaj en la espero ke usonaj profesoroj venu instrui tie, sed tio ĝis nun ankoraŭ ne konkretiĝis. En 2010 la universitato iĝis aŭtonoma sekve al la ministeria dekreto [1].

Misio kaj celo[redakti | redakti fonton]

La misio de la universitato estas eduki la estontajn gvidantojn de la Demokratia Respubliko Kongo, kiuj pretas transformi kongan socion. Ĝi celas kontribui al la redukto de la malriĉeco, al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando kaj de la regiono de la Grandaj Lagoj[2].

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

  • Fakultato de agronomio
  • Fakultato de juro
  • Fakultato de teologio
  • Fakultato de la sociaj, politikaj kaj administraj sciencoj
  • Fakultato de la ekonomiaj kaj mastrumaj sciencoj

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1-a de aprilo 2021, la rektoro de ĉi tiu universitato estas profesoro Élisée Byelongo Isheloke, ankaŭ esperantisto [3][4]

Okazos ankaŭ projekto rilate al Esperanto, ekzemple kurso pri interlingvistiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Arrêté ministériel numéro 157/Minesu/Cabmin/EBK/PK/2010 du 27 septembro 2010, portant sur l'autonomisation des quelques extensions des établissements de l'enseignement supérieur et universitaire (article 2 point 8)
  2. (fr) Université Espoir du Congo, Objectifs
  3. (eo) Adonis Saliba, La Afrika Komisiono de UEA havas novan kunordiganton, Brazila Esperantisto, la 12-an de februaro 2021
  4. (eo) Listo de universitataj instruistoj kaj esploristoj, kiuj konas Esperanton

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(fr) Retejo de Universtitato Espero de Kongo