Universitato Kvazulu-Natalo
| Universitato Kvazulu-Natalo | ||
|---|---|---|
La ĉefa horloĝa turo de Malnova Ĉefa Konstruaĵo, ĉe la Pietermaritzburg universitatejo. | ||
| universitato | ||
| moto | Inspiring Greatness Inspiranta Grandecon | |
| Informoj | ||
| fondodato | 2004 | |
| Antaŭe | Universitato de Natalo vd | |
| Geografia situo | 29° 52′ 3″ S, 30° 58′ 51″ O (mapo)-29.867530.9808Koordinatoj: 29° 52′ 3″ S, 30° 58′ 51″ O (mapo) | |
| lando | Sud-Afriko | |
| Nombroj | ||
| nombro de studentoj | 38 000 vd | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| Listoj | ||
| membro de | ||
| ||
|
| ||
La Universitato de KvaZulu-Natalo (akronime UKZN; zulue INyuvesi yakwaZulu-Natali, afrikanse Universiteit van KwaZulu-Natal) estas universitato kun kvin universitatejoj en la provinco Kvazulu-Natalo en Sud-Afriko [1]. Ĝi establiĝis la 1an de januaro 2004 post fuzio inter la Universitato de Natal (fondita en 1910) kaj la Universitato de Durban-Westville (fondita en 1971).
La Universitato de Natalo estis precipe universitato por blankuloj, ĝuis altan akademian kvaliton kaj statuson, kaj estis konata pro kontraŭ-rasapartisma aktivismo en la postmilita periodo. Aliflanke, la Universitato de Durban-Westville estis precipe universitato por azianoj kaj aliaj etnaj malplimultoj en Sud-Afriko kaj ankaŭ estis forte ligita al rezisto al rasapartismo.
Organizo
[redakti | redakti fonton]UKZN konsistas el kvar kolegioj:
- Kolegio de Homscienco
- Kolegio de Juro kaj Administrado-Studoj
- Kolegio de Sansciencoj (sansciencoj, medicino)
- La Nelson R Mandela Lernejo de Medicino
- Kolegio pri Agrikulturo, Inĝenieristiko kaj Scienco (teknologiaj temoj)
La universitato estas plue subdividita en la sekvajn kampusoj:
- kampuso Howard College, Durbano
- kampuso Pietermaritzburg, Pietermaritzburg
- kampuso Westville, Westville
- Nelson Mandela Medical School, Durbano
- kampuso Edgewood, Pinetown
Lernejaj kotizoj estas proksimume 20,000 Rand jare por bakalaŭraj studoj, kaj 10-15,000 Rand ĉiujare por pli altaj gradstudoj, depende de la kampo de studo [2].

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ CHE | Council on Higher Education | Regulatory body for Higher Education in South Africa | Education | Innovation | University | South Africa. Arkivita el la originalo je 24 May 2020. Alirita 2020-05-25 .
- ↑ UKZN[rompita ligilo] – 2008 Fees Booklet.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Retejo de la Esprimlibereca Instituto Arkivigite je 2024-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala UKZN ĉe tvitero
- UKZNa Gazetaro retejo


