Universitato Libera de Bruselo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Libera de Bruselo
Université libre de Bruxelles logo.svg
ULB 20050712.jpg
Situo
Geografia situo 50° 48′ 42″ N, 4° 22′ 52″ O (mapo)50.8116666666674.3811111111111Koordinatoj: 50° 48′ 42″ N, 4° 22′ 52″ O (mapo)
Diversaĵoj
retejo www.ulb.ac.be
Universitato Libera de Bruselo
Information icon.svg
vdr

ULBUniversitato Libera de Bruselo (france: Université Libre de Bruxelles) estas belga universitato lokita en Brusela Ĉefurba Regiono.

La universitato estis fondata en 1834 kiel la unua universitato de la grandurbo de Bruselo kaj en respondo al katolika hegemonio en alteduko en Belgio. Ĝia nomo rilatas al libereco de penso kaj esplorado kaj libereco rilate al registaro kaj la eklezio. Ĝia unua prezidanto estis Théodore Verhaegen.

Laika kaj neŝtata, ULB estis unue ekskluzive francparolanta universitata institucio. Ekde 1935 ĝi ankaŭ organizis kursojn en la nederlanda kaj poiome establis apartan nederlandlingvan sekcion kiu tute sendependiĝis en 1969 sub la nomo Vrije Universiteit Brussel (aŭ VUB).

Kvin ULB-anoj ricevis Nobel-premion: nome Henri La Fontaine, Jules Bordet, Albert Claude, Ilya Prigogine kaj François Englert.

En 2016, ULB kalkulis 26 266 studentojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Universitato Libera de Bruselo