Saltu al enhavo

Universitato Maynooth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Maynooth
universitato
karitata organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
moto Veritati Fir Fer
Truth Strength Courage
Vero Forto Kuraĝo
Informoj
fondodato 1972
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 53° 23′ 1″ N, 6° 35′ 59″ U (mapo)53.3835-6.5996Koordinatoj: 53° 23′ 1″ N, 6° 35′ 59″ U (mapo)
lando Irlando
urbo Maynooth, Irlando
Nombroj
nombro de studentoj 12 100 vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato Maynooth (Irlando)
Universitato Maynooth (Irlando)
DEC
Map
Universitato Maynooth
v • d • r

La Nacia Universitato de Irlando, Maynooth (mallongigita NUIM; irlande Ollscoil na hÉireann, Má Nuad), oficiale mallongigita Universitato Maynooth ekde 2014 (Ollscoil Mhá Nuad), estas unu el la kvar sendependaj universitatoj ene de la reto de Naciaj Universitatoj de Irlando kaj situas en Maynooth, Irlando. Ĝi estis establita per la Universitata Leĝo de 1997 el St Patrick's College, Maynooth. Ĉi-lasta ekzistis ekde 1795. [1]

La universitato situas en la urbo Maynooth, 20 kilometrojn de Dublino. Ĝi konsistas el du lokoj: la malnova (suda), kiun ĝi kunhavas kun la Seminario Sankta Patriko, kaj la nova (norda). La universitato ofertas vastan gamon da fakoj: sociaj kaj precizaj sciencoj, arto, filozofio, kultursciencoj, historio kaj lingvoj (inkluzive de la kelta).

En 2009, la Universitato Maynooth estis rangigita inter la 500 plej bonaj universitatoj en la rangotabeloj de Times Higher Education. [2][3] La QS World University Rankings vicigis MU inter la 501–550 plej bonaj universitatoj tutmonde. [4] En 2008, ĝi estis nomita Universitato de la Jaro fare de The Sunday Times .

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ NUI Maynooth> About NUI Maynooth > History. Arkivita el la originalo je 2011-07-22.
  2. ↑ Maynooth University Communications & Marketing Office. Arkivita el la originalo je 2022-05-23. Alirita 2015-07-06 .
  3. ↑ Top Universities. Arkivita el la originalo je 2010-12-28.
  4. ↑ Maynooth University. Alirita 2018-11-15 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]