Saltu al enhavo

Universitato Nankai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Nankai
publika esplorada universitato
higher education institution directly under Ministry of Education of the People’s Republic of China (en) Traduki
vice-ministerial level university (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
moto 允公允能,日新月异
yǔngōng yǔnnéng,
rìxīn yuèyì
Dediĉo al Publikaj Interesoj,
Akiro de Ĉiuflanka Kapablo,
Aspiro al Progreso
kun ĉiu Pasanta Tago.
Informoj
fondodato 1919
Situo
Geografia situo 39° 6′ 4″ N, 117° 9′ 53″ O (mapo)39.101111111111117.16472222222Koordinatoj: 39° 6′ 4″ N, 117° 9′ 53″ O (mapo)
lando Ĉinio
poŝtkodo 300071
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
Universitato Nankai (Ĉinio)
Universitato Nankai (Ĉinio)
DEC
Map
Universitato Nankai
vdr

La Universitato Nankai (ĉine 南开大学, pinjine: Nánkāi Dàxué) estas ŝtata universitato en la Ĉina Popola Respubliko, fondita en 1919 [1] kaj situas en la distrikto Nankai de la urbo Tjanĝino, de kiu ĝi ankaŭ prenas sian nomon.

Ĝiaj fondintoj estas konsiderataj la grandaj ĉinaj edukistoj Zhang Bolin (1876–1951) kaj Yan Fansun (1860–1920).

La Universitato Nankai estas unu el la universitatoj partoprenantaj en Projekto 211 kaj havis proksimume 21 000 studentojn kaj 4 300 akademian personaron en 2005. En iu ajn momento, la Universitato Nankai gastigas plurajn dekduojn da internaciaj studentoj, ĉefe el Japanio, Usono kaj diversaj eŭropaj landoj.

Ĝi estas la studuniversitato de ĉefministro Zhou Enlai, matematikisto Shiing-Shen Chern kaj Nobel laŭreatoj Chen Ning Yang kaj Tsung-Dao Lee. Ĝi estas konsiderata la unua kaj unu el la plej bonaj klasikaj universitatoj en Ĉinio.[2][3][4][5]

Fine de 2009, la universitato konsistis el 22 altlernejoj, ofertante bakalaŭrajn programojn en 73 ĉeffakoj, 208 magistrajn programojn, kaj 122 doktorajn programojn. La tuta nombro de studentoj estas 12 000, inkluzive de 12 000 diplomiĝintoj. Ĉirkaŭ 10% de la studentaro estas internaciaj, ĉefe el Sud-Koreio, Japanio, Eŭropo kaj Afriko. Laŭ diversaj rangotabeloj, Nankai vicas inter la dek plej bonaj universitatoj en Ĉinio. Nankai havas unu el la plej bonaj lernejoj pri matematiko, kemio, historio, komerco kaj ekonomiko. En 2008, la Ministerio pri Edukado de Ĉinio nomis la Nankai Lernejon de Kemio la plej bona en Ĉinio. Esplorado pri ekonomiko, matematiko kaj historio vicas dua inter pli ol 2 000 universitatoj en Ĉinio.

  • Lernejo de Mediaj Studoj kaj Inĝenierarto
  • Kolegio de Fremdaj Lingvoj
  • Kolegio de Historio
  • Kolegio de Ideologia kaj Kultura Edukado
  • Kolegio de Informa Teknologio
  • Kolegio de Ĉina Lingvo kaj Kulturo
  • TEDA Kolegio
  • Kolegio de Kemio
  • Komerca lernejo
  • Lernejo de Publika Administrado Zhou Enlai
  • Lernejo de Literaturo
  • Lernejo de Matematiko
  • Lernejo de Medicino
  • Lernejo de Homaj Sciencoj
  • Jura Fakultato
  • Programara Lernejo
  • Lernejo de Farmakologio
  • Lernejo de Filozofio
  • Lernejo de Fiziko
  • Lernejo de Ekonomiko

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nankai University. China Admissions. Arkivita el la originalo je July 26, 2020. Alirita 25 July 2020 .
  2. Renmin University of China Higher Education Research (ĉine). plan.ruc.edu.cn. Arkivita el la originalo je July 2, 2012. Alirita 6 July 2011 .
  3. Netbig 2011 Chinese University Ranking (ĉine). rank2011.netbig.com. Arkivita el la originalo je 28 June 2011. Alirita 6 July 2011 .
  4. QS World University Rankings. topuniversities.com.
  5. List of the first-class Chinese Universities 2012. qq.com. Alirita 3 February 2012 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]