Universitato Panteono-Assas
La Universitato Panthéon-Assas (france université Panthéon-Assas, ankaŭ ofte nomata " Assas " aŭ " Paris II ") estas publika franca universitato, la ĉefa posteulo de la Jura Fakultato de la Universitato de Parizo. [1] Assas estas la ĉefa jura universitato en Francio. 80% de la tuta studentaro studas en la juraj fakoj, 11% de la tuta nombro studas en la administradaj kaj ekonomiaj fakoj.[2]
Ĝi estis establita post universitata reformo la 1-an de januaro 1971. La universitato havas ĉirkaŭ 19 000 studentojn, el kiuj iom malpli ol 15 000 studas juron, kaj akademian kaj administran personaron de 2 412.
La nomo Panthéon-Assas ŝuldiĝas al la proksimeco de la Panteono al la universitato kaj al la fakto, ke la ĉefa konstruaĵo situas sur strato d'Assas. La universitato situas oriente de la Ĝardeno de Luksemburgo.
La universitato havas ĉirkaŭ dek ok kampusojn en Parizo, plejparte situantajn en la historia Latina Kvartalo de la urbo, aldone al dudek kvar esplorcentrojn kaj kvin doktorajn lernejojn. La universitato havas kvar fakojn specialiĝantajn pri juro, privata kaj publika administrado, ekonomiko kaj politika scienco. Kune kun aliaj universitatoj, ĝi respondecas pri la Biblioteko Cojas.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ French National Agency of Evaluation of Higher education institutions, p. 65. Arkivita el la originalo je 3 March 2016. Alirita 13 September 2017 .
- ↑ Marque FR : 4832919 - PANTHEON-ASSAS UNIVERSITE PARIS (11 January 2022). Alirita 24 October 2024 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Bildoj de la universitatejo
- Bildoj de la ĉefa Biblioteko
- "Rénovation studieuse à l'université Panthéon-Assas", de batiactu.com (bildoj de la nova lerneja centro en la Assas konstruaĵo)



