Saltu al enhavo

Universitato Quaid-i-Azam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Quaid-i-Azam
publika esplorada universitato
publika universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto وَمَن يُؤْتَ الْحِكْمَةَ فَقَدْ أُوتِيَ خَيْرًا كَثِيرًا
Kaj al kiu ajn estas donita saĝo,
certe estas donita multe da bono.
Informoj
fondodato 1967
Situo
Geografia situo 33° 45′ 0″ N, 73° 8′ 0″ O (mapo)33.7573.13333333Koordinatoj: 33° 45′ 0″ N, 73° 8′ 0″ O (mapo)
lando Pakistano
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
filiita al
vd
Universitato Quaid-i-Azam (Islamabada Ĉefurba Teritorio)
Universitato Quaid-i-Azam (Islamabada Ĉefurba Teritorio)
DEC
Map
Universitato Quaid-i-Azam
vdr

La Universitato Quaid-i-Azam (akronime QAU; urdue قائداعظم یونیورسٹی‎) estas publika universitato en Islamabado, Pakistano.[1][2] Ĝi estis fondita sub la nomo Universitato de Islamabado en 1965 kaj ricevis sian nunan nomon en 1976.[3][4] Ĝi estis komence dediĉita al postbakalaŭra studado, sed poste vastigita al interfaka universitato ofertanta kaj bakalaŭran kaj postbakalaŭran edukadon.

La universitato konsistas el 4 fakultatoj: Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Biologiaj Sciencoj kaj Medicinaj Sciencoj, aldone al naŭ filiigitajn esplorinstitutojn. QAU estas inter la plej grandaj kaj plej alt-rangigitaj publikaj universitatoj de Pakistano.

Ĝi estas nacie fama pro sia esplorado, teknologiaj progresoj kaj intelekta interagado kun internaciaj institucioj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, la Universitato de Tokio kaj la Internacia Centro por Teoria Fiziko (ICTP). Ĝi estas unu el la plej popularaj universitatoj en la lando kaj fanfaronas pri multaj eminentaj figuroj kaj intelektuloj inter siaj pasintaj kaj nunaj fakultatanoj kaj esploristoj, same kiel eks-studentoj ekde sia fondo.

La universitato subtenas esplorajn kunlaborojn kun pluraj universitatoj en Usono, Eŭropo kaj Suda Azio. Laŭ la rangotabelo de la Higher Learning Commission, en 2006, ĝi vicis unue inter universitatoj en Pakistano.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Promotion of S&T stressed", 20 February 2002.
  2. QAU Location Address. Alirita 12 February 2020 .
  3. QAU Introduction. QAU Press. Alirita 12 February 2020 .
  4. Quaid-i-Azam University. HEC Pakistan.
  5. "HEC announces university rankings", 23 February 2016. (en-US)