Universitato Rice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rice-Universitato, angle Rice University [rajs junivEsiti] estas universitato en Houston en Teksaso, Usono. Ĝi estis unue fondita kiel William Marsh Rice Institute for the Advancement of Literature, Art, and Science, en 1912.

William Marsh Rice (vivis 1816 ĝis 1900), kiu riĉiĝis multe en Teksaso en la mezo de la 19-a jarcento, lasis la plejmulton de siaj posedaĵoj por fondi eduk-instituton, kaj ĝis 1964 'Rice' ne pagigis studentojn por la edukado.

La universitata arkitekturo estas sternita en multaj kvaranguloj.

La Akademia kvarangulo estas centrita ĉirkaŭ la cindroj de 'William Rice', kaj ĝi enhavas la administrajn konstruaĵojn, la bibliotekon kaj la Fizikan, Lingvajn, Arkitekturan kaj Homarstudan konstruaĵojn.

La Inĝeniera kvarangulo estas centrita ĉirkaŭ la skulptaĵaro 45/90/180 de Michael Heizer kaj enhavas la Elektran Inĝenieran, la Mekanikan Inĝenieran, Kemian, Komputsciencan konstruaĵojn kaj multajn laboratoriojn.

Rice instalis la monde unuan instituton pri spaciala scienco kaj donacis al NASA la terenon por la spaciala reg-centro Johnson (Johnson Space Center). Usonaj astronaŭtoj kutimas en radiomesaĝoj alparoli tiun centron per la urbonomo Houston, kiu tiel estis la unua homa vorto parolata sur Luno.

'Rice' havas sistemon de kolegioj, simila al tiuj troveblaj en malnovaj britiaj universitatoj. La 9 kolegioj enhavas loĝejojn, manĝejojn, sociajn organizaĵojn kaj studentan registraron, kaj ankaŭ fakultatanojn. Tio kontrastas kontraŭ la kutimaj "fraternties", kiuj kutime estas en usonaj edukejoj.

La sporta teamo estas nomita 'Strigoj', aŭ angle 'Owls'. Strigo (nomata Sammy) estas ankaŭ la maskoto de la universitato.

Rice celebris sian 75-an datrevenon en 1989.


Eksteraj ligiloj