Universitato St. Andrews

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Departemento de Klasikaj Studoj, Universitato de St. Andrews

Universitato St Andrews estas la plej antikva universitato de Skotlando. Ĝi situas en St Andrews, Fife, kaj ĝuas fortan akademian reputacion.

La universitato fondiĝis inter 1410 kaj 1413. En 1410 la prioro de la katedralo de St Andrews ricevis ĉarton, kaj sekvis papa buleo en 1413, kaj reĝa ĉarto en 1532. La universitato rapide kreskis. Tamen dum la 19a jarcento la nombro de studentoj ege malpligrandigis, kaj dum la 1870aj jaroj estis malpli ol 150 studentoj.

Nuntempe ĝi havas ĉirkaŭ 6,000 studentojn, kiu multe pligrandigis la ordinaran loĝantaron (ĉirkaŭ 18,000) de la urbo. Kiel parto de la universitato estas tri kolegioj:

  • St Salvator's College (Kolegio de Sankta Salvator)
  • St Leonard's College (Kolegio de Sankta Leonardo)
  • St Mary's College (Kolegio de Sankta Maria)

La universitato posedas multajn antikvajn konstruaĵojn.