Universitato St. John's

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universitato St. John's (angle: St. John's University) estas privata katolika universitato, de la Kongregacio de la Misio, kies ĉefa kampuso troviĝas en Kvinzo, en Novjorko (Usono). La paulaj pastroj ankaŭ gvidas aliajn du usonajn universitatojn, la Universitato DePaul, kaj Universitato de Niagaro.

Ĝi estis fondita en 1870 de la Kongregacio de la Misio en Broklino, laŭ peto de la unua episkopo de Broklino, John Loughlin, kiu volis ke la pli riĉaj junuloj povus ricevi akademian instruon, moralan kaj intelektan. En 1960, la universitato translokiĝis al la nuna kampuso en Kvinzo.

Eksteraj ligiloj