Saltu al enhavo

Universitato Sun Jatsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun la Nacia Universitato Sun Jatsen


Universitato Sun Jatsen
universitato
vice-ministerial level university (en) Traduki
higher education institution directly under Ministry of Education of the People’s Republic of China (en) Traduki
altlernejo Redakti la valoron en Wikidata
moto 博学、审问、慎思、
明辨、笃行 [1]
Studu Amplekse,
Demandu Precize,
Zorge Pripensu,
Klare Distingu,
Fervore Praktiku
Informoj
fondodato 1924
Situo
Geografia situo 23° 5′ 48″ N, 113° 17′ 58″ O (mapo)23.09666667113.29944444Koordinatoj: 23° 5′ 48″ N, 113° 17′ 58″ O (mapo)
lando Ĉinio
Nombroj
nombro de studentoj 65 638 vd (stato: 2018)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Universitato Sun Jatsen (Ĉinio)
Universitato Sun Jatsen (Ĉinio)
DEC
Map
Universitato Sun Jatsen
vdr

Universitato Sun Jatsen (ĉine 中山大學 / 中山大学, pinjine: Zhōngshān Dàxué, ankaŭ konata kiel Universitato Zhongshan, angle Sun Yat-sen University) estas publika esploruniversitato situanta en Kantono, Gŭangdonga Provinco, Ĉinio.

La universitato estas konsiderita unu el la plej bonaj en Suda Ĉinio, kaj estas vicigita inter la plej bonaj dek en Ĉinio. Ĝi havas la plej grandan filiigitan hospitalsistemon en Ĉinio.

Ĝi estis fondita en 1924 kaj nomita laŭ Sun Jatsen, revoluciulo, unu el la fondintoj de la Respubliko Ĉinio kaj ankaŭ ĝia unua prezidanto. La ĉefa kampuso de la universitato, ankaŭ konata kiel la Suda Kampuso, heredis la ejon de la antaŭa Universitato Lingnan kaj situas en distrikto Haizhu, Kantono. La ceteraj 5 kampusoj situas en tri grandurboj: Kantono, Zhuhai kaj Ŝenĵeno. La Universitato estas partoprenanto en la naciaj programoj Projekto 985, Projekto 211 kaj la Duobla Unua Klasa Universitata Plano por gvidaj esploraj universitatoj.

Universitato Sun Jatsen estas rangita 89-a en la mondo kaj 7-a en kontinenta Ĉinio laŭ la 2021 Akademia Rangotabelo de Mondaj Universitatoj (Ŝanhaja Rangotabelo) [2]. Ĝi ankaŭ estas rangita 159-a en la mondo kaj 8-a en kontinenta Ĉinio en la 2021-a US News & World Report Best Global Universities Rankings [3]. Ĝiaj programoj pri komerco, administrado, matematiko, fiziko, kemio, biologio, medicino kaj farmacio estas inter la plej bonaj en la lando—ĝi estas tre selektema universitato, kiu akceptas nur la suprajn 1% de studentoj kiuj trapasas la nacian universitatan enirekzamenon de Ĉinio ( gaokao ).

La du komercaj edukaj institucioj de la universitato, Sun Yat-sen Business School (SYSBS) kaj Lingnan University, estas akredititaj fare de EQUIS, AACSB kaj AMBA. Ĝi estas la nura universitato kun pluraj komercaj institutoj, kiu havas trioblan akrediton. La Universitato estas unua en la Azia Pacifika regiono en kaj la Financial Times (FT) Komercaj Lernejaj Rangotabeloj kaj la Mondaj Universitataj Rangotabeloj (QS). La valoraĵoj de la universitato inkluzivas la duan plej rapidan superkomputilon de la mondo, Tianhe-2, kiu estas taksita je 2,4 miliardoj da juanoj. Ĝi ankaŭ posedas la plej grandan hospitalan sistemon en Ĉinio [4]. La kampuso Zhuhai havas la plej grandan akademian konstruaĵon en Azio [5].

En 2001, la antaŭe sendependa Sun Jatsen Universitato de Medicino (中山医科大学) kunfandiĝis kun Universitaot Sun Jatsen.

Suda Kampuso

[redakti | redakti fonton]

Post la fuzio kun Lingnan University, Sun Yat-sen University estis translokigita al ĝia kampuso en Kangle Yuan (康乐园). Ĝi nun estas nomita Suda Kampuso de la universitato. Ĝi situas en la urba distrikto Haizhu.

Zhuhai Kampuso

[redakti | redakti fonton]

En 2000, kampuso estis komencita en Tangjia en la grandurbo de Zhuhai. Ĉi tio fariĝis la plej granda kampuso de la universitato, kovrante vastan areon de 3.48 km² (pli ol duoble la grandeco de la suda kampuso en Kantono). Ĝi fakte havas nur unu instrukonstruaĵon, sed ĝi estas 500 metrojn longa. La grandurbo de Zhuhai disponigis la grandan areon senpage por loĝigi la universitatan branĉon tie.

Norda Kampuso

[redakti | redakti fonton]

En 2001, Sun Jatsen Universitato de Medicino kunfalis kun Sun Jatsen University. Tiel, la Norda Kampuso en Kantono estas establita.

Orienta Kampuso

[redakti | redakti fonton]

En 2004, la Orienta Kampuso en Daxuecheng (大学城; "Universitato-Urbo") estis fondita. Ĝi situas en la distrikto Panyu. Kiel la biblioteko de la universitato en Zhuhai, la biblioteko sur la orienta kampuso estas arkitekture formita kiel malfermita libro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "校歌 校訓 校徽 (Chinese)". Archived from the original on 2014-07-16. Retrieved 2014-07-14.
  2. Sun Yat-sen University. Arkivita el la originalo je 2021-12-17. Alirita 2021-12-17 .
  3. Sun Yat-sen University. Arkivita el la originalo je 2021-10-30. Alirita 2021-12-17 .
  4. 中山大学. Arkivita el la originalo je 2021-12-17. Alirita 2021-12-17 .
  5. Zhuhai Campus (2012-06-26). Arkivita el la originalo je 2012-10-29. Alirita 2021-12-24 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Moskva Universitato Sun Jatsen (1925 ĝis 1930)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]