Universitato Vanderbilt
Aspekto
Universitato Vanderbilt (mallongigita Vandy aŭ VU) estas privata esploruniversitato situanta en Nashville (Tenesio). Ĝi fondiĝis en 1873 de Cornelius Vanderbilt. La universitato havas pli ol 12 000 studentojn el ĉiuj 50 subŝtatoj kaj el pli ol 100 landoj. Laŭ la Akademia Rangolisto de Mondaj Universitatoj en 2009, la universitato vicis 41-a en la mondo. Laŭ la ĉiujara rangolisto de Times Higher Education, Universitato Vanderbilt vicis 51-a en la mondo en 2009 kaj 108-a en 2017.
La universitato kaj ĝiaj filioj inkluzivis inter siaj eks-studentoj du usonajn vicprezidentojn, 25 Rhodes-stipendiitojn, sep Nobel-premiitojn, Pulitzer-premiitojn kaj Akademiajn premiitojn[1], inkluzive de:
- Al Gore estis la 45-a vicprezidanto de Usono de 1993 ĝis 2001 kaj premiito de la Nobel-premio pri paco en 2007 .
- Muhammad Yunus estas bankisto, profesoro pri ekonomiko, kaj gajninto de la Nobel-premio pri paco en 2006 pro siaj klopodoj krei ekonomian kaj socian disvolviĝon de sube.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Familio Vanderbilt
- Alice Vanderbilt Morris, la fondinto de IALA
- Vanderbilt (apartigilo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Notable Alumni (Rimarkindaj Eks-studentoj). Universitato Vanderbilt. Arkivita de la originalo, la 28-a de julio 2017. Alirdato: la 13-an de aprilo 2018.




