Universitato Vilno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Universitato Vilno
emblemo
fondodato 7-a de julio 1578
speco ŝtata
urbo Vilno, Litovio
rektoro Benediktas Juodka
nombro de studentoj 23.788 (2005)
nombro de kunlaborantoj 2.740, el tio 1.416 sciencaj kunlaborantoj (2005)
retejo www.vu.lt
v  d  r
Information icon.svg

La Universitato Vilno (litove: Vilniaus Universitetas; latine: Universitas Vilnensis) estas la plej granda universitato en Litovio kaj unu el la plej malnovaj universitatoj en orienta Eŭropo – ĝi fondiĝis dum la jaro 1578. La universitato konsistas el 12 fakultatoj, 8 universitataj institutoj kaj 10 studaj kaj esploraj centroj. Ligitaj estas 3 universitataj malsanulejoj, astronomia observejo, botanika ĝardeno, universitata komputila centro kaj la universitata preĝejo Sankta Johano.

historio[redakti | redakti fonton]

la granda universitata korto meze de la 19-a jarcento

La universitato Vilno fondiĝis dum la jaro fare de la reĝo Stefano Báthori de Pollando-Litovio: la komenca nomo estis Alma Academia et Universitas Vilnensis Societatis Iesu (spirita akademio kaj universitato Vilna de la Societo de Jesuo. Komence la altlernejo sub gvido de la jezuitoj konsistis el filozofia kaj teologia fakultatoj, dum la jaro 1579 la fondo konfirmiĝis de la katolika papo Gregorio la 13-a. Dum la daŭro de la 17-a jarcento, aparte post la sekularigo de la jaro 1773, aldoniĝis pliaj fakultatoj.

Post la kolapso de la regno Pollando-Litovio kaj ĝia plena disdividiĝo inter la potencoj Rusio, Prusio kaj Aŭstrio, la altlernejo dum la jaro 1795 perdis la universitatan statuson, sed reakiris ĝin kiel "imperia universitato" sub rusa regado dum la jaro 1803, por la sekvaj 27 jaroj.

Ekde la jaro 1821 ĝi pro la prelegoj de la plej signifa pola historiisto kaj pli posta luktanto por libereco Joachim Lelewel iĝis centro de la nacia entuziasmiĝo de la akademia junularo; tio dum la jaro 1824 gvidis al senpostenigo de profesoro Lelewel fare de la rusiaj regantoj. La universitato pro la entuziasmiga impulso de tiuj tri jaroj tiom ekfloris, ke ĝi meze de la 1820-aj jaroj estis inter la plej grandaj universistato kaj havis pli da studentoj ol la universitato Oksfordo. Dum la jaro 1823 grupo da studentoj, inter ili la de Joachim Lelewel subtenita pollingva poeto Adam Mickiewicz enkarceiĝis por la akuzo de kontraŭimperia konspiro. Post ribelo de novembro 1830, en kiu la vilnaj studentoj ludis motoran rolon, la universitato dum la jaro 1832 plene malpermesiĝis.

Post la Unua Mondmilito kaj la kolapso de la feŭdisma Rusia Imperio, la armeo de Pollando konkeris kaj anektis la sudorienton de Litovio, kiu ricevis la nomon Centra Litovio kaj iĝis pola: Inter la jaroj 1919 kaj 1939 ĝi pluekzistis kiel "Stefano-Báthori-universitato". Post la konkero kaj anekso de Vilno samkiel de la tuta Baltio pere de la Ruĝa Armeo de Sovetunio la altlernejo ricevis la nomon "Kapsukas-universitato", laŭ gvidanto de al Komunista Partio de Litovio. Kiam la ŝtato Litovio reakiris sian sendependecon de Sovetunio dum la jaro 1990, tiu nomo de la komunistaj konkerantoj estis senprokraste forigita – nun la altlernejo nomiĝas nur Vilniaus universitetas.

La historia, en la pleja urbocentro situanta tereno de la universitato reflektas ĉiujn arkitekturajn stilojn reprezantatajn en Litovio: novgotiko, renesanco, baroko kaj klasikismo. Dum la lastaj jardekoj aldoniĝis kvin novaj lokoj de universitataj konstruaĵoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

la universitata preĝejo Sankta Johano nuntempe
la granda korto de la universitato
The Grand Courtyard of Vilnius University.Lithuania.jpg

La universitato Vilno estas dividata en sume 12 fakultatojn, 2 institutojn kaj 4 universitatajn centrojn.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

Institutoj[redakti | redakti fonton]

Centroj[redakti | redakti fonton]

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

Konataj finstudintoj[redakti | redakti fonton]

Honoraj doktoroj[redakti | redakti fonton]

kun la jaro de ricevo de la honora doktoreco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]