Universitato Wake Forest
| Universitato Wake Forest | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| universitato privata neprofitcela lernejo | |||||
| moto | latine Pro Humanitate "For Humanity" Por la Homaro | ||||
| Informoj | |||||
| fondodato | 1834 | ||||
| speco | Privata | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 36° 8′ 6″ N, 80° 16′ 37″ U (mapo)36.135-80.277Koordinatoj: 36° 8′ 6″ N, 80° 16′ 37″ U (mapo) | ||||
| lando | Usono | ||||
| Adreso | 1834 Wake Forest Road, Winston-Salem, NC, 27106 | ||||
| poŝtkodo | 27106 | ||||
| Nombroj | |||||
| nombro de studentoj | 8 789 vd (stato: septembro 2020) | ||||
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| Listoj | |||||
| membro de | |||||
| |||||
| |||||
| jura formo | Nonprofit Corporation vd | ||||
|
| |||||
Universitato Wake Forest (angle Wake Forest University, prononcata /ˈweɪk ˈforəst ˌjuːnɪ'vɜːsətɪ/; mallongigie Wake aŭ akronime WFU) estas privata esploruniversitato en Winston-Salem, Norda Karolino, Usono. Fondita de baptistoj en 1834, la institucio ricevis sian nomon de sia originala loko en Wake Forest, norde de Raleigh, Norda Karolino. La Reynolda Kampuso, la ĉefa kampuso de la universitato, situas norde de la urbocentro de Winston-Salem de kiam la universitato translokiĝis tien en 1956. [1] Wake Forest ankaŭ havas aliajn akademiajn kampusojn aŭ instalaĵojn en Charlotte, Norda Karolino; Vaŝingtono; Venecio; Vieno; kaj Londono. [2]
La bakalaŭraj kaj magistraj lernejoj de Wake Forest inkluzivas la Lernejon de Komerco, la Lernejon de Artoj kaj Sciencoj, la Lernejon de Profesiaj Studoj, la Lernejon de Teologio, la Lernejon de Juro, kaj la Lernejon de Medicino. [3] La universitato estas aligita kun Atrium Health Wake Forest Baptist. Estas pli ol 250 studentaj kluboj kaj organizoj ĉe la universitato, inkluzive de samideanaroj kaj sororitatoj, enurbaj sportoj, studenta gazeto kaj radiostacio. [4] La akceptoprocento de Wake Forest por studentoj estas konsiderata tre selektema kun akceptoprocento de 22%. [5]
En 2024, dek ok Rhodes-stipendiuloj, [6] inkluzive de dek tri ekde 1986, [7] kvin Marshall-stipendiuloj, [8] dek ok Truman-stipendiuloj [9] kaj sesdek du Fulbright- stipendiuloj ekde 1993 estis aligitaj kun Wake Forest. [10] Eks-studentoj de Wake Forest inkluzivas naŭ fondintojn kaj prezidantojn de kolegioj, sep usonajn guberniestrojn, membrojn de la Usona Kongreso, kvin usonajn federaciajn oficistojn, kvin usonajn diplomatojn, tri miliardulojn, Pulitzer- premiiton, [11] olimpikajn atletojn [12] kaj multajn usonajn distriktajn juĝistojn.
La sportteamoj de Wake Forest estas konataj kiel la Demon Deacons kaj konkuras en dek ok interkolegiaj sportoj de la NCAA Divizio I. Tiuj teamoj gajnis dek unu teamĉampionecojn de la NCAA kaj la universitato estas fondinta membro de la Atlantic Coast Conference (ACC). [13]
Kadre de la Futbala Mondpokalo 2026 en junio kaj julio 2026 la kampuso en Winston-Salem cetere estas la gastiganta trejna bazo de la
germana nacia teamo de futbalo. La teamanoj dormas kaj manĝas en apuda hotelo de la urbo.
Organizo
[redakti | redakti fonton]La universitato havas la jenajn fakultatojn:
- Teologia Lernejo
- Artoj kaj Sciencoj (Wake Forest College - studentoj)
- Lernejo de Medicino
- Juro
- Ekonomiko (Babcock Gimnazio de Administrado, Wayne Calloway Lernejo de Komerco kaj Kontado - Studentoj)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About Wake Forest. Wake Forest University. Alirita September 8, 2024 .
- ↑ Visiting Wake Forest – Wake Forest University. Alirita September 12, 2025 .
- ↑ Colleges & Schools. Wake Forest University (March 9, 2020). Arkivita el la originalo je March 5, 2020. Alirita March 9, 2020 .
- ↑ Division of Campus Life. Wake Forest University. Arkivita el la originalo je March 12, 2020. Alirita March 10, 2020 .
- ↑ . Here's how hard it is to get into Wake Forest, N.C. A&T, Winston-Salem State, Elon, UNCG and HPU (January 22, 2025). Alirita January 14, 2026 .
- ↑ Winning Institutions Search | The Rhodes Scholarships. The Rhodes Trust. Arkivita el la originalo je May 23, 2013. Alirita March 18, 2013 .
- ↑ WFU News Service (November 20, 2011) Turner named Rhodes Scholar. Wake Forest University. Arkivita el la originalo je November 21, 2011. Alirita November 21, 2011 . “He is the 12th Wake Forest student to be named a Rhodes Scholar in the past 25 years”.
- ↑ Walker, Cheryl, "Senior wins Marshall Scholarship", November 30, 2010.
- ↑ Meet Our Scholars By Year | truman.gov. The Harry S. Truman Scholarship Foundation. Arkivita el la originalo je June 3, 2013. Alirita March 18, 2013 .
- ↑ Fulbright U.S. Student Program. Institute of International Education. Arkivita el la originalo je May 16, 2012. Alirita March 18, 2013 .
- ↑ . An Abiding Love for Wake Forest (June 23, 2025). Alirita September 19, 2025 .
- ↑ Demon Deacons Who Have Participated in the Olympic Games. Wake Forest Demon Deacons (September 18, 2025). Alirita September 18, 2025 .
- ↑ About the ACC. The Atlantic Coast Conference. Arkivita el la originalo je May 17, 2013. Alirita March 5, 2015 .


