Universitato de Óbuda
Aspekto

| Universitato de Óbuda | ||
|---|---|---|
![]() | ||
| universitato akademia eldonejo | ||
| moto | Pro Scientia et Futuro Por scienco kaj estonteco | |
| Informoj | ||
| fondodato | 2010 | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 47° 32′ 2″ N, 19° 2′ 6″ O (mapo)47.53377777777819.034930555556Koordinatoj: 47° 32′ 2″ N, 19° 2′ 6″ O (mapo) | |
| lando | Hungario | |
| urbo | Budapeŝto, Székesfehérvár | |
| Estraro | ||
| gvidanto | Levente Kovács | |
| Nombroj | ||
| nombro de studentoj | 12 888 | |
| nombro de kunlaborantoj | 421 | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| Listoj | ||
| membro de | ||
| vd | ||
| filioj | ||
| ||
|
| ||
La Universitato de Óbuda estas nova universitato en Budapeŝto, tamen ĝi havas malnovajn radikojn. La mallongigo hungare estas OE. Kvincent pedagogoj instruas 12000 studentojn en la universitato.

Historio
[redakti | redakti fonton]Neoficiala historio
[redakti | redakti fonton]Bonifaco la 9-a permesis fondi universitaton en Óbuda en 1395. Oni instruis en la klasikaj 4 fakultatoj teologion, kanonan juron, medicinon, artojn. Pro tumultoj ne okazis instruado inter 1403-1410. Dum dominado de turkoj (kaj ankaŭ poste) la universitato malaperis.
Oficiala historio
[redakti | redakti fonton]En 1879 oni fondis altlernejon. Baldaŭe 3 apartaj altlernejoj funkciis, ili estis kuntiritaj en 2000 havanta novan nomon Budapeŝta Teknika Altlernejo. Post jardeko ĝi ricevis rangon universitato.
Fakultatoj de la Universitato
[redakti | redakti fonton]- Donát Bánki Fakultato pri Mekanika Inĝenierio kaj Sekureca Teknologio
- Kálmán Kandó Fakultato pri Elektra Inĝenierio
- Károly Keleti Fakultato pri negocoj
- John von Neumann Fakultato pri Informa Teknologio
- Sándor Rejtő Fakultato pri malpeza industrio kaj komunikmedio
- Fakultato pri Transportoj
Elektitaj studentoj de la universitato (pli frue en altlernejo)
[redakti | redakti fonton]- Tamás Kiss (kanuisto)
- Péter Márki-Zay
- János Saxon-Szász
- Júlia Sebestyén (arta sketisto)
- Miklós Soltész
- Marcel Ferencz



