Saltu al enhavo

Universitato de Ĝirono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Ĝirono
publika universitato
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
moto
Informoj
fondodato 12-a de decembro 1991
Situo
Geografia situo 41° 59′ 9″ N, 2° 49′ 38″ O (mapo)41.9858333333332.8272222222222Koordinatoj: 41° 59′ 9″ N, 2° 49′ 38″ O (mapo)
lando Hispanio
urbo Ĝirono
Nombroj
nombro de studentoj 15 336 vd (stato: 2022)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
Universitato de Ĝirono (Katalunio)
Universitato de Ĝirono (Katalunio)
DEC
Map
Universitato de Ĝirono
vdr

La Universitato de Ĝirono (katalune Universitat de Girona, hispane Universidad de Gerona, akronime UdG) estas universitato en nordorienta Hispanio, situanta en Ĝirono, Katalunio.

La universitato konsistas el kvin kampusoj - la plej gravaj estas Montilivi kaj la Malnova Urbo - kaj ankaŭ el la Scienca kaj Teknologia Parko. En 2009 ĝi akceptis 12 977 studentojn kaj havis 1 200 instruistojn.

La UdG fondiĝis en 1991. Ĝiaj instalaĵoj estas disvastigitaj tra la urbo Ĝirono: Barri Vell, Emili Grahit, kaj la Campus de Montilivi. [1] La unua rektoro estis Josep Maria Nadal i Farreras. La universitato uzas la malfermkodan programaron Consul por provizi al ĉiuj universitataj membroj opiniojn, sugestojn kaj partoprenon en administraj, instruaj kaj esploraj aferoj.[2][3]

Ĝi estis agnoskita kiel universitato en 1991, kiel rezulto de la kunfandiĝo de pluraj universitataj centroj de Ĝirono aligitaj kun aliaj universitatoj, kvankam ĝiaj originoj devenas de la Ĝeneralaj Studoj, ento kreita en 1446 de Alfonso la Grandanima.

La UdG estas parto de strategia alianco kun la Universitato de Balearoj, la Universitato de Perpinjano, la Universitato Pierre kaj Marie Curie, kaj la Universitato de Lleida por formi la "Pireneo-Mediteranean Centron por Esploro kaj Supera Edukado." Krome, kune kun la Universitato de la Balearoj, la Hispana Nacia Esplora Konsilio, kaj la Kataluna Instituto por Akva Esploro, ili antaŭenigas la Eŭro-Mediteranean Kampuson pri Turismo kaj Akvo (e-MTA), kiu en 2011 akiris la distingon de Kampuso de Internacia Plejboneco.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. About the UdG > The UdG > University campus. Alirita 19 November 2021 .
  2. Som UdG, som participació. Universität Girona, alirita la 21-an de aŭgusto 2020.
  3. CONSUL. Alirita la 21-an de aŭgusto 2020.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]