Universitato de Denver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Denver
esplorada universitato • privata neprofitcela lernejo • privata universitato
Informoj
fondodato 1864
fondinto(j) Unuiĝinta Metodisma Eklezio vd
speco privata
Situo
Geografia situo 39° 40′ 42″ N, 104° 57′ 44″ U (mapo)39.678333-104.962222Koordinatoj: 39° 40′ 42″ N, 104° 57′ 44″ U (mapo)
lando Usono
urbo Denver
Nombroj
nombro de studentoj 12 931 vd (stato: septembro 2019)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• Koalicio por Retigita Informo
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
Universitato de Denver (Koloradio)
Universitato de Denver (Koloradio)
DEC
Universitato de Denver
Universitato de Denver
Universitato de Denver (Usono)
Universitato de Denver (Usono)
DEC
Universitato de Denver
Universitato de Denver
Map
Universitato de Denver
vdr

La Universitato de Denver, en angla University of Denver, estas la plej antikva de la privataj universitatoj en la zono de la Roka Montaro de Usono. Ĝi estas en Denver en la ŝtato Koloradio. Ĝi estis fondita en 1864 je ĉirkaŭ dekunu kilometroj sude de la urbocentro kaj ĝia kampuso estas arbareto aŭ botanika ĝardeno specializita en arboj. La universitato estis fondita de la Unuiĝinta Metodisma Eklezio kaj plue estas nereligia institucio, sed kie ekzistas la kunedukado.

Ĝi proponas servojn por ĉirkaŭ 11.000 lernantoj en siaj kursoj de gradigo kaj postgradigo. Ĉirkaŭ 1259 profesoroj laboras por la edukado de 5087 studentoj de antaŭgrado kaj 6389 de postgrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mary Reed Hall kaj Harper Humanities Garden.

La 3an de marto 1864 la universitato estis fondita kiel la Seminario de Koloradio fare de John Evans, eks-guberniestro de Koloradio nomumita de Abraham Lincoln. La Seminario de Kolorodio fondiĝis kiel metodisma institucio kaj en 1880 ĝi ekhavis la nomon de Universitato de Denver. La unuaj konstruaĵoj de la universitato troviĝis en la centro de Denver en la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj, sed ili estis translokigitaj al ĉirkaŭ 11 kilometroj sude de la urbocentro. La 3an de oktobro 2012, la universitato estis sidejo de la unua porprezidenta debato de Usono de 2012.

En ties kampuso troviĝas nombraj historiaj konstruaĵoj kiel la University Hall, konstruita en 1890 kun nov-romanika stilo. Ankaŭ la Observatorio Chamberlin, konstruita en 1894 kiu ankoraŭ funkcias. Alia grava konstruaĵo estas la Kapelo Evans, nome malgranda preĝejo de la 1870-aj jaroj kiuj iam troviĝis en la urbocentro de Denver, kaj estis translokigita al la kampuso de la DU en la 1960-aj jaroj. La Turo Buchtel (1913) estas la restinto el iama Kapelo Buchtel, kiu detruiĝis pro incendio en 1983. La administraj oficejoj estas en la konstruaĵo Mary Reed, iama biblioteko konstruita en 1932 en stilo nov-gotika. Ankaŭ Margery Reed Hall estis konstruita en la sama stilo en 1929.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La universitato disponas el unu de la plej altaj teleskopoj de la mondo situa sur 14.148 futoj proksime de la pinto de la Monto Evans nome Observatorio Meyer-Womble. Tiu teleskopo estas uzita ofte de la Departemento de Fiziko kaj Astronomio de la DU.

La universitato disponas de kvin rezidejoj: nome Johnson McFarlane Hall (JMac), Centennial Halls, Centennial Towers, Nelson Hall kaj Nagel Hall.