Universitato de Florido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Jarcenta Turo, eka en 1953, por rememorigi la centjarigon de la fondo de la universitato kaj kiel omaĝo al la studentoj kiuj mortiĝis dum la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito.

La Universitato de Florido aŭ en angla origine kaj oficiale University of Florida (komune aludita kiel Florida, UFU of F (Universitato de Florido)) estas usona publika priserĉa universitato situanta sur kampuso de 8.1 km² en Gainesville (Florido). La universitato havas sian historian originon en 1853,[1] kaj funkciis konstante ĝis nun sur sia nuna kampuso de Gainesville ekde septembro de 1906.[2] La Universitato de Florido havas rangon 17an en ĝenerale inter ĉiuj publikaj naciaj universitatoj dum 2013 U.S. News & World Report,[3] kaj konstante rangas ene de la 100 supraj universitatoj tutmonde.[4] La Universitato de Florido estas konsiderata "Public Ivy", nomigo rezervata por la supraj publikaj universitatoj en Usono.[5]

La Universitato de Florido estas elektita membro de la Asocio de Amerikaj Universitatoj (AAU), nome organizo komponita de 61 usonaj kaj kanadaj priserĉaj universitatoj.[6] Ĝi estas unu el tri "research flagship universities" (supraj priserĉaj universitatoj) ene de la Ŝtata Universitata Sistemo de Florido, determinita de la Florida Registaro.[7]

Ĝi estas la dua plej granda Florida universitato laŭ la studenta populacio,[8] kaj estas la sepa plej granda unikakampusa universitato en Usono kun 49,589 studentoj en 2011. La Universitato de Florido estas hejmo de 16 altlernejoj kaj pli ol 150 priserĉaj centroj kaj institutoj. Ĝi proponas multajn gradajn profesiajn programojn—kiaj negocadministrado, inĝenierarto, juro kaj medicino—en apuda kampuso, kaj administras 123 magistrajn programojn kaj 76 doktorigaj programoj en 87 lernejoj kaj departamentoj. Aŭtune de 2011, Florida rangis la 14a inter ĉiuj institucioj laŭ nombro de novaj meritaj studentoj.[9]

Koordinatoj: 29° 38′ 54″ Nordo 82° 20′ 58″ Okcidento / 29.64833 °N, 82.34944 °U / 29.64833; -82.34944 (mapo)

Referencoj

  1. Julian M. Pleasants, Gator Tales: An Oral History of the University of Florida, University of Florida, Gainesville, Florida, pp. 6–7 (2006). La fondodato de la universitato nome 1853 reprezentas la jaron kiam la East Florida Seminary malfermiĝis en Ocala. Tiu seminario estis la plej malnova el la kvar altlernejoj kiuj estis konsoliditaj de la Florida Ŝtato por formi la modernan Universitaton de Florido en 1905.
  2. University of Florida, 1853-1905 >> University of Florida's Beginnings. Konsultita la 18an de aprilo, 2012.
  3. U.S. News & World Report, National Universities, Top Public Schools 2012. Konsultita la 18an de aprilo, 2012.
  4. Academic Ranking of World Universities, University of Florida, Institute of Higher Education, Shanghai Jiao Tong University. Konsultita la 18an de aprilo, 2012.
  5. Greene, Howard; Matthew Greene. (2001) The Public Ivies: America's Flagship Public Universities. New York: HarperCollins. ISBN 0-06-093459-X.
  6. American Association of Universities, AAU Membership, Member Institutions and Years of Admission. Konsultita la 18an de aprilo, 2012.
  7. Florida Senate, Florida Senate Bill 1710. Konsultita la 26an de aŭgusto, 2009. La aliaj du supraj priserĉaj universitatoj ene de la Ŝtata Universitata Sistemo de Florido estas la Florida Ŝtata Universitato kaj la Universitato de Suda Florido.
  8. Nathan Crabbe, "UF is no longer largest in state as classes start; Official says UF emphasis is on quality, not quantity," The Gainesville Sun (25a Aŭgusto, 2009). Konsultita la 18an de aprilo, 2012.
  9. 2010–11 National Merit Scholarship Corporation Annual Report, National Merit Scholarship Corporation, Evanston, Illinois, pp. 38–40 (2011). Konsultita la 18an de aprilo, 2012.