Universitato de Gronlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Gronlando
universitato
Informoj
fondodato 1987
Situo
Geografia situo 64° 11′ 27″ N, 51° 41′ 46″ U (mapo)64.190833333333-51.696111111111Koordinatoj: 64° 11′ 27″ N, 51° 41′ 46″ U (mapo)
lando Gronlando
urbo Nuko
Nombroj
nombro de studentoj 650 vd (stato: 2015)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
filiita al
Universitato de Arktio vd
Universitato de Gronlando (Gronlando)
Universitato de Gronlando (Gronlando)
DEC
Universitato de Gronlando
Universitato de Gronlando
Map
Universitato de Gronlando
vdr
Moderna universitata kampuso, ekde 2009

La Universitato de Gronlando (dane Grønlands Universitet, gronlande Kalaallit Nunaata Universitetia) estas la ununura altlernejo en Gronlando. Ĝi situas iomete ekster de la ĉefurbo Nuuk estante membro de la Arkta universitataro. Instrua lingvo estas ĉefe la dana, sed ankaŭ la gronlanda (kelkfoje ankaŭ la angla). Rektoro aktuala estas Tine Pars.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia antaŭa nomo estis Inuit Instituttet (Inuita instituto) kaj en 1989 ĝi ricevis statuson de universitato. Ĝi orientiĝas ĉefe pri gronlandaĵoj, arktaĵoj kaj nordatlantikaĵoj. La universitato havas buĝeton de 14,8 milionoj da danaj kronoj submetite al la kultura direktorejo de la gronlanda registaro. Ĝi sendependas ekonomie kaj jure ne nur de aliaj universitatoj de Danio sed ankaŭ de la registaro en Kopenhago. Kunlaborado ja faratas kun universitatoj en Danlando, kun aliaj skandinaviaj landoj kaj kun Kanado. De tie venas ankaŭ docentoj ofte. Ekde 1992 eldonatas ĉiujare la danlingva gazeto Årsskrift for grønlandsk kultur- og samfundsforskning (jargazeto pri gronlanda prikultura kaj prisocia esploradoj).

Ejoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2009 la altlernejo gastis en malnova misiejo de 1738 de la Unuiĝo de fratoj en Noorliit ĉe Nuuk. Konstruiginto estis Christian David. Ĝi restaŭritis en 1987; krome ekzistis diversloke aliaj prelegejoj kaj burooj. Sume la universitatanoj povis disponi pri pli ol 1.000 m². En 2009 oni translokiĝis al nova kampuso ĉe Ilimmarfik, en modernan centron pri trejnado, esplorado, dokumentado kaj scienctransdonado.

Institutoj[redakti | redakti fonton]

Jenas kvar institutoj:

  • Administrado (ekonomikoj, jurscienco ktp.)
  • Historioj kultura kaj socia
  • Filologio gronlanda kaj amaskomunikilscienco
  • Teologio

En la universitata biblioteko troviĝas pli ol 20.000 volumoj kaj 125 fakgazetoj pri ekonomio, politiko, administrado, historio, antropologio, arkeologio, lingviko, literaturscienco, komunikilscienco kaj teologio.

Akceptkondiĉoj kaj profesiaj perspektivoj[redakti | redakti fonton]

Krom pozitiva trapaso de abiturienta ekzameno postulatas konoj perfektaj en la lingvoj dana kaj gronlanda kaj averaĝaj konoj de la angla lingvo. Ĉiujare akceptatas inter 25 kaj 40 studontoj. Ekzistas ankaŭ gaststudentoj kaj nurunufakfarantoj. Eksterlandanoj devas esti jam antaŭe membroj de alia universitato kaj esti pasintaj minimume du jarojn ĉeuniversitatajn. Instruado en la angla maloftas tamen, krome ili devas esti finance sendependaj. Gastado en porstudenta hejmo, post plenumo de ĉiuj antaŭkondiĉoj, normale senproblemas. Pro malabundo da studintoj konantaj la gronlandan lingvon demando surlaborlokmerkate altas. Finstudintoj laboras en la centra kaj komunuma administradoj, kiel gimnaziaj pedagogoj, ĉe kulturaj kaj ekonomiaj institucioj. La teologojn kore bonvenigas la surloka luterana eklezio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]