Universitato de Hajderabado
| Universitato de Hajderabado | ||
|---|---|---|
| centra universitato de Barato | ||
| moto | Sā vidya ya vimuktaye Education results in liberation. Edukado rezultas en liberigo. | |
| Informoj | ||
| fondodato | 1974 | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 17° 27′ 25″ N, 78° 19′ 35″ O (mapo)17.45687908405678.326392459018Koordinatoj: 17° 27′ 25″ N, 78° 19′ 35″ O (mapo) | |
| lando | Barato | |
| urbo | Hedrabado | |
| Nombroj | ||
| nombro de studentoj | 3 500 vd | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| Listoj | ||
| membro de | ||
| ||
| filiita al | ||
| vd | ||
| filioj | ||
| vd | ||
|
| ||
La Universitato de Hajderabado (akronime UoH, telugue హైదరాబాద్ విశ్వవిద్యాలయము) estas publika centra esploruniversitato situanta en Gachibowli, Hajderabado, Telangana, Barato. Establita en 1974, ĉi tiu plejparte loĝdata kampuso havas pli ol 5,000 studentojn kaj 400 fakultatanojn, el pluraj disciplinoj. UoH havas 2,300-akrean kampuson. [1]
Ĝi ofertas postbakalaŭrajn, doktorajn kaj integrajn programojn interfakaj kiel sciencoj, homsciencoj, sociaj sciencoj, administrado kaj artoj per siaj diversaj lernejoj kaj fakultatoj.
La universitato estis fondita en 1974 per rezolucio de la barata parlamento kiel Centra Universitato. Ĝi estas unu el nur 18 ŝtataj universitatoj ĝis nun, ĉar universitatoj en Barato ĝenerale estas sub la aŭtoritato de la respektiva subŝtato.[2]
Kvankam kelkaj bakalaŭraj kursoj estis enkondukitaj en la lastaj jaroj, la fokuso de la studprogramo restas sur la postbakalaŭra nivelo kun magistro pri filozofio, magistro pri artoj, doktoreco kaj postbakalaŭra diplomoj.
La universitato estas unu el la ĉefaj edukaj institucioj en la lando (kune kun kvar aliaj universitatoj kun la titolo "Rekomendita por Plejboneco ") kaj okupas ĉefajn poziciojn en nunaj rangotabeloj. La 28-an de marto 2008, ĝi ricevis la plej altan rangigon iam ajn donitan de la Nacia Konsilio pri Takso kaj Akredito (NAAC), sendependa organo de la Stipendia Komitato de Hindaj Universitatoj, kun 3,89 (el 4,0) sur skalo de 4,0, kiu konsideris ampleksan gamon da kriterioj de instruplanoj ĝis esplorado kaj infrastrukturo.
La proksimeco al la distriktoj Jubilee Hills kaj Hi-Tec City, kiuj aparte prosperas en informa teknologio, provizas bonajn kondiĉojn por produktivaj ligoj inter akademio kaj industrio aŭ kompanioj.
La ĉefa kampuso estas riĉa je flaŭro kaj faŭno. [3] La natura ĉirkaŭaĵo de la kampuso, kun pluraj lagoj, montetoj kaj densa ĝangalo, ofertas trankvilan etoson meze de la naturo. [4] Tial, oni povas observi ĉiuspecajn bestojn, kiel aprojn, akvobubalojn, pavojn kaj serpentojn. [5]
Organizo
[redakti | redakti fonton]Fakultatoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Specialigitaj centroj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Esplorinstitutoj
[redakti | redakti fonton]La Universitato de Hajderabado estas hejmo de la Instituto de Vivsciencoj, la Instituto CR Rao por Altnivela Esploro en Matematiko, Statistiko kaj Komputado, la Nacia Instituto de Bestobioteknologio, la Instituto de Sanscienca Edukado kaj Traduko-Esploro kaj la Asocio de Administradaj Evoluigaj Institucioj en Sudazio (AMDISA).
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About Us | Office of International Affairs (en-US). Alirita 2025-05-18 .
- ↑ UoH is India's best Central varsity
- ↑ "Land alienation threatens University of Hyderabad's flora and fauna", Oct 29, 2012.
- ↑ Ebird hotspot - University of Hyderabad. Alirita 18 June 2017 .
- ↑ "In a first, University of Hyderabad to have bio-reserve", Times of India, 18 April 2015.


