Universitato de Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universitato de Helsinki)
Universitato de Helsinko
La ĉefa konstruaĵo en centra Helsinko
La ĉefa konstruaĵo en centra Helsinko
fondodato 26-a de marto 1640
Situo
Geografia situo 60° 10′ 10″ N, 24° 57′ 0″ O (mapo)60.16944444444424.95Koordinatoj: 60° 10′ 10″ N, 24° 57′ 0″ O (mapo)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Map
Universitato de Helsinko
Information icon.svg
vdr

Universitato de Helsinko (finne Helsingin yliopisto, svede Helsingfors universitet) estas la plej granda kaj malnova universitato en Finnlando. Ĝi havas 38 mil studentojn, el kiuj 5,5 mil estas postgradaj. La universitato estis fondita en 1640 en la tiama ĉefurbo Turku, sed translokigita al Helsinko en 1829, du jarojn post la brulego de Turku. Multaj konataj finnoj, kiel la komponisto Jean Sibelius kaj prezidento Tarja Halonen iam studis en la Universitato de Helsinko. Nuntempe ĝi havas 11 fakultatojn kaj plurajn esplorinstitutojn.

Elektitaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Universitato de Helsinko[redakti | redakti fonton]

En la universitato laboras kelkaj esperantistaj doktoroj kaj profesoroj, interalie profesoro Jouko Lindstedt. Studentoj de la universitato havas esperantan asocion, kiu nomiĝas EsperHe. Ĉiuj studentoj de la universitato povas lerni Esperanton por studpoentoj en baza kaj progresanta studrondoj de Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ttt-paĝaro de la Universitato de Helsinko (en la finna, la sveda kaj la angla).