Universitato de Kaeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Universitata Biblioteko post plilarĝigo okazinta en la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento

La Universitato Caen Normandio (france Université Caen Normandie, UNICAEN) fondiĝis en 1432 de Johano de Lankastro, 1-a Duko de Bedfordo, kaj la unua rektoro estis Michael Tregury, el Kornvalo, estonta Ĉefepiskopo de Dublino. La institucio originale konsistis el Fakultato pri Kanonika Leĝo krom iu Fakultato pri Juro. Ĉirkaŭe de 1438, ĝi jam komponiĝis el kvin fakultatoj. La fondo konfirmiĝis de la reĝo Karlo la 7-a, la Venkanto, en 1452. En la 29-a de majo 1437 kaj la 17-a de majo 1439, la papo Eŭgeno la 4-a sendas la pontifikajn buleojn konfirmante la fondon de la normanda universitato. La statutoj de la universitato estis donitaj al la reĝo Henriko la 6-a de granda leĝodona regularo en la 27-a de majo 1439. La solena inaŭguro okazis en la 20-a de oktobro 1439 en la Preĝejo de Sankta Petro. Ĉi-universitato estas la tria post la fondo de la Universitatoj de Oksfordo (1096) kaj Kembriĝo (1209). La unua rektoro de la universitato estis Michael Tregury inter 1439 kaj 1440.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]