Universitato de Kalabrio
Università degli Studi della Calabria | |
---|---|
Informoj | |
fondodato | 1972 |
speco | ŝtata |
Situo | |
urbo | Arcavacata (Cosenza) , Italio |
Estraro | |
gvidanto | Giovanni Latorre |
Nombroj | |
nombro de studentoj | 31 500 (2004) |
Diversaĵoj | |
retejo | www.unical.it |
La Universitato de Kalabrio (itale Università della Calabria), mallonge Unical, estis fondita en 1972. Ĝia kampuso estas la unua en Italio (ĉar antaŭe gi, universitatoj italaj estis en urboj), kaj posedas la plej grandan bibliotekon de la sudo de Italio.
Historio[redakti | redakti fonton]
La Universitato de Kalabrio estis establita la 12-an de marto 1968. Komence ĝi estis konstruaĵo unika (Polifunzionale), sed poste oni konstruis novan strukturon: Ponto "Pietro Bucci" (Ponte Pietro Bucci). Nuntempe, en Polifunzionale estas nure fakultato de Farmacio.
Fakultatoj[redakti | redakti fonton]
La universitato posedas ses fakultatojn:
- Ekonomio
- Farmacio
- Inĝenierio
- Literaturo kaj filozofio
- Sciencoj matematikaj, fizikaj kaj naturaj
- Sciencoj politikaj