Universitato de Kalifornio en Berkelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The seal of the University of California, Berkeley 1868
The seal of the University of California, Berkeley 1868
La librejo Doe de UCB

La Universitato de Kalifornio ĉe Berklio (angle: Berkeley [Berkli]) aŭ UCB (la angla mallongigo), usona universitato, estis la unua kaj la plej granda el la terenoj de la Universitato de Kalifornio. Berklio eble estas la plej bona publika universitato en Usono, sed ĝi estas granda kaj burokrata. Berklio estas en norda Kalifornio, 20 minutojn oriente de Sanfrancisko trans la golfeto, kaj unu horo norde de Silicia Valo. Ĝi grave rolis en komputiko kaj en la radikala studenta politiko de la 1960-aj jaroj. En 1964 tie estis la centro de la usona studenta ribelo "Free Speech Movement".

La loka rivalo de Berklio estas la privata universitato Stanford, kiu estas sude de Sanfrancisko en la urbo Palo Alto.

La ĉefa strato de Berkeley estas Telegraph Avenue, la ĉefa placo estas Sproul Plaza.

En la universitato de Berkeley, la komputilaj programigaj lingvoj BSD kaj Tcl estis inventitaj. La kemiaj elementoj Berkelio kaj Kaliforniumo, kiuj estis eltrovitaj ĉi-tie, estis nomitaj honore al la universitato.


Diplomitoj: Bill Joy, Gregory Peck, Ken Thompson
Ne-diplomitoj: Jack London
Profesoroj: John Searle, Alexander Kaun


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj