Universitato de Kataro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Kataro
publika universitato
Informoj
fondodato 1973
speco publika
lingvo(j) araba kaj angla
Situo
Geografia situo 25° 22′ 30″ N, 51° 29′ 20″ O (mapo)25.37551.488889Koordinatoj: 25° 22′ 30″ N, 51° 29′ 20″ O (mapo)
lando Kataro
urbo Doho,  Kataro
Estraro
Prezidanto Hassan Rashid Al-Derham
Nombroj
nombro de studentoj 20 000 vd
retejo Oficiala retejo
Listoj
membro de
• International GLAM Labs Community
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Universitato de Kataro (Doho)
Universitato de Kataro (Doho)
DEC
Universitato de Kataro
Universitato de Kataro
Map
Universitato de Kataro
vdr

La Universitato de Kataro (arabe جامعة قطر‎; transliterumita: Jami'at Qatar) estas publika esplora universitato situanta sur la norda periferio de Doho, Kataro. Ĝi estas la ununura publika universitato en la lando.[1] La universitato gastigas dek fakultatojn - Artoj kaj Sciencoj, Komerco kaj Ekonomiko, Edukado, Inĝenierio, Juro, Ŝario kaj islamaj Studoj, Apoteko, Sanscienco, Medicino kaj Denta Medicino.

Kursoj estas instruataj en la araba kaj la angla. Studentoj enirantaj la universitaton foje estas poziciigitaj en "Fundamentan Programon", kiu certigas la akiron de kapabloj kiel ekzemple matematiko kaj la angla.[2]

Multaj el ĝiaj akademiaj sekcioj ricevis akrediton aŭ estas nuntempe sub taksado por akredito fare de kelkaj organizoj.[3] Aldone al bakalaŭraj akademioj, Universitato de Kataro havas esplor-infrastrukturon inkluzive de esplor-laboratorioj, oceanŝipo, teĥnika ekipaĵo kaj biblioteko inkluzive de kolekto de raraj manuskriptoj.

La universitato servas nome de la registaro kaj privata industrio por fari regionan esploradon, precipe en areoj de medio kaj energiaj teĥnologioj. Universitato de Kataro havas studentaron el kvindek du naciecoj, el kiuj 65% estas kataraj ŝtatanoj. Ĉirkaŭ 35% estas infanoj de eksterlandanoj.[4] Virinoj konsistigas ĉirkaŭ 70% de la studentaro, kaj disponas pri sia propra aro de instalaĵoj kaj klasĉambroj.[5] Universitato de Kataro havas eks-studentaron de pli ol 30 000 diplomiĝintoj, kaj aktivan studentaron de pli ol 20 000 studentoj. [2][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joy S. Moini; Tora K. Bikson, C. Richard Neu, Laura DeSisto (2009). “The Reform of Qatar University”, RAND Corporation. Alirita 25 novembro 2017.. 
  2. 2,0 2,1 President's Welcome Message. Qatar University. Arkivita el la originalo je 2015-09-02. Alirita 6 septembro 2015.
  3. International Accreditation. Qatar University. Arkivita el la originalo je 2009-02-25. Alirita 2021-12-02.
  4. "Interview with Qatar University's President Sheikha Abdulla AMisnad", Investvine, 20 januaro 2013. Kontrolita 21 januaro 2013.
  5. QU Statistics. Qatar University. Arkivita el la originalo je 23 aŭgusto 2011.
  6. http://www.qu.edu.qa/

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]