Universitato de Keio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Keio

La Universitato de Keio (japane: 慶應義塾大学 [Keiō giĝuku daigaku], angle: Keio University), mallongigo — Keio (慶應 [keiō]) aŭ Kejdaj (慶大 [keidai]), estas la plej malnova kaj unu el la plej prestiĝaj universitatoj de Japanio. Ĝi estis fondita en 1858 fare de la fama edukisto kaj aŭtoro Fukuzaŭa Jukiĉi kiel privatlernejo por okcidentaj studoj. La unuaj fakultatoj ekfunkciis en 1890. Kvankam Keio estis la unua progresema lernejo en Japanio, paliĝis ĝi baldaŭ apud la ŝtate apogita Universitato de Tokio. Tion kaŭzis eble la problemhava rilato de Fukuzaŭa Jukiĉi al la samurajoj, kiuj apogis tiutempe la registaron de Mejĝi. Keio konkuras nune kun Universitato de Ŭaseda por la 2-a loko. Unu el famaj studentoj de Keio estas 87-a 88-a ĉefministro Koizumi Ĝuniĉiro.

Kampusoj

Estas aliaj kampusoj:

kaj Keio de Novjorko.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj