Universitato de Kembriĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universitato de Kembriĝo (angle University of Cambridge sed ankaŭ konata kiel Cambridge University) estas la dua plej malnova universitato en Britio post Oksfordo.

Fakte la universitato estas federacio de 31 memstaraj kolegioj, kiuj multrilate konservas proprajn regulojn kaj kutimojn. La Universitato prizorgas la unuecajn aferojn, ekzemple enhavon de la kursoj, bibliotekoj, ekzamenoj.

La kolegioj troviĝas en la urbo Kembriĝo proksimume 80 km norde de Londono en la angla provinco Cambridgeshire.

Laŭ legendo ĝi estis fondita en 1209 kiam grupo de studentoj eskapis post batalo kun indiĝenoj en Oksfordo.

La unuaj kolegioj por virinoj estis Girton College en 1869 kaj Newnham College en 1872. La unuaj virinoj ekzameniĝis en 1882 sed oni ne sukcesis doni plenajn rajtojn al virinoj ĝis 1947. Ĉe Oksfordo tio okazis jam 20 jarojn pli frue.

Isaac Newton studis tie.

Kolegioj de la Universitato de Kembriĝo

la granda korto de Trinity College
la kapelo de King's College
KOLEGIOFONDITA
Christ's College1505
Churchill College1960
Clare College1326
Clare Hall 1965
Corpus Christi College 1352
Darwin College 1964
Downing College 1800
Emmanuel College 1584
Fitzwilliam College 1966
Girton College 1869
Gonville and Caius College 1348
Homerton College 1976
Hughes Hall 1885
Jesus College 1497
King's College 1441
Lucy Cavendish College 1965
Magdalene College 1428
New Hall 1954
Newnham College 1871
Pembroke College 1347
Peterhouse 1284
Queens' College 1448
Robinson College 1979
St Catharine's College 1473
St Edmund's College 1896
St John's College 1511
Selwyn College 1882
Sidney Sussex College 1596
Trinity College 1546
Trinity Hall 1350
Wolfson College 1965


Eksteraj ligiloj