Saltu al enhavo

Universitato de Latakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Latakio
publika universitato Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1971
Situo
Geografia situo 35° 31′ 24″ N, 35° 48′ 28″ O (mapo)35.52333335.807778Koordinatoj: 35° 31′ 24″ N, 35° 48′ 28″ O (mapo)
lando Sirio
Nombroj
nombro de studentoj 70 000 vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
Universitato de Latakio (Sirio)
Universitato de Latakio (Sirio)
DEC
Map
Universitato de Latakio
vdr

Universitato de Latakio (arabe جامعة اللاذقية, Ǧāmiʿat al-Lādhiqīyah) estas ŝtata universitato en Latakio kaj la tria plej granda universitato en Sirio, kaj en akademiaj rangotabeloj, ĝi vicas kvina inter ĉiuj universitatoj en Sirio.

La Universitato estis fondita en 1971 sub sia nuna nomo. En 1975, ĝi estis renomita al Universitato Tiŝrino (جامعة تشرين) memore al la Oktobra Milito, ĉar la monato oktobro estas nomata Tiŝrino en la levanta araba lingvo. La 25-an de decembro 2024, post la falo de la reĝimo de Baŝar al-Asad, la universitato estis renomita reen al sia originala nomo, Universitato de Latakio.

Fakultatoj

[redakti | redakti fonton]

La jaro de malfermo estas indikita en krampoj

  • Fakultato de Artoj kaj Filozofia Fakultato (1971)
  • Fakultato de Agrikulturo (1971)
  • Fakultato de Natursciencoj: (1971)
  • Fakultato de Konstruinĝenieriko: (1972)
  • Fakultato de Medicino (1974)
  • Fakultato de Mekanika Inĝenierarto kaj Elektrotekniko (1980)
  • Fakultato de Dentokuracado (1983)
  • Fakultato de Arkitekturo (1984)
  • Fakultato de Ekonomiko (1986)
  • Fakultato de Farmacio (1990)
  • Fakultato de Flegado (1994)
  • Fakultato de Sporteduko (1995)
  • Fakultato de Edukado (1997)
  • Fakultato de Komputado (2000)
  • Fakultato de Teknika Disvolviĝo (2002)
  • Fakultato de Informaj kaj Komunikaj Teknologioj-Inĝenierarto (2008)

Mezaj institutoj kaj faklernejoj

[redakti | redakti fonton]
  • Sekundara Instituto de Agrikulturo (Malfermita en 1974).
  • Sekundara Instituto de Mekanika Inĝenierarto (Malfermita en 1979).
  • Sekundara Instituto de Medicino (Malfermita en 1979).
  • Sekundara komerca instituto (Malfermita en 1980).
  • Sekundara Instituto de Administraj Kapabloj (Malfermita en 1995).
  • Sekundara Instituto de Komputado (Malfermita en 1998).
  • Lernejo de Flegado (malfermita en 1980).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]