Universitato de Limeriko
| Universitato de Limeriko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| universitato neprofitcela organizaĵo | |||||
| moto | Eagna chun Gnímh Wisdom for Action Saĝeco por Agado | ||||
| Informoj | |||||
| fondodato | 1972 | ||||
| speco | ŝtata | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 52° 40′ 30″ N, 8° 34′ 22″ U (mapo)52.675-8.5726944444444Koordinatoj: 52° 40′ 30″ N, 8° 34′ 22″ U (mapo) | ||||
| lando | Irlando | ||||
| urbo | Limeriko, Irlando | ||||
| Nombroj | |||||
| nombro de studentoj | 17 000 vd | ||||
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| Listoj | |||||
| membro de | |||||
| |||||
| |||||
|
| |||||
La Universitato de Limeriko (mallongigita UL, irlande Ollscoil Luimnigh) estas universitato en Limeriko, Irlando. Ĝi estis fondita la 1-an de januaro 1972 kiel la Nacia Instituto por Alteduko, Limeriko kaj ricevis universitatan statuson en 1989 (Leĝo pri la Universitato de Limeriko). [1] Ĉi tiu estis la unua universitato fondita en Irlando ekde la sendependeco de Irlando en 1922 (kune kun la Urba Universitato de Dublino, kiu estis fondita en la sama tago). [2] La 240- hektara (600-akrea) kampuso (Nacia Teknologia Parko) de UL situas sur la suda bordo de la Rivero Shannon, en Castletroy, ĉirkaŭ kvin kilometrojn oriente de la urbocentro de Limeriko.
En 2020, proksimume 17 000 studentoj estis enskribitaj. UL havas kvar fakultatojn: la Kemmy Komercan Lernejon, la Fakultaton pri Edukado kaj Medicinaj Sciencoj, la Fakultaton pri Scienco kaj Inĝenierarto, kaj la Fakultaton pri Artoj, Homstudoj kaj Sociaj Sciencoj. [3][4]
La Universitata Areno, la sportejo de la universitato, kompletigita en 2001, estas la plej granda sporthalo de Irlando. La Koncertejo de la universitato (kompletigita en 2008) estas hejmo de la Irlanda Ĉambra Orkestro. [5]
UL estis rangigita 471–480 tutmonde en la QS Mondaj Universitataj Rangotabeloj de 2011. Ĝi estis nomita Universitato de la Jaro de Sunday Times en 2015 kaj 2019.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ University of Limerick Act, 1989. Arkivita el la originalo je 16 July 2015. Alirita 21 June 2015 .
- ↑ The ‘Upstart’ who founded a university | University of Limerick (angle). Alirita 2025-02-27 .
- ↑ UL Facts and Figures. Arkivita el la originalo je 16 October 2012. Alirita 23 October 2012 .
- ↑ University Fast Facts | Irish Universities Association. Arkivita el la originalo je 24 November 2016. Alirita 25 November 2016 .
- ↑ UL Institution Profile | Higher Education Authority. Arkivita el la originalo je 27 June 2015. Alirita 28 December 2016 .


