Universitato de Mesino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Universitato de Mesino (itale: Università degli Studi di Messina, UNIME) estas publika universitato situanta en Mesino, Italio. Fondita en 1548 fare de Ignaco Lojola, ĝi fariĝis la modelo por centoj da jezuitaj lernejoj. La universitato estas organizita en 11 Fakultatoj. La Universitato de Mesino havas malnovan kulturan kaj edukan tradicion, kiu fontas el la 13-a jarcento kiam tie fondiĝis lernejo.

La antaŭula institucio de la universitato estis la Kolegio de Mesino (Studium generale) fondita en 1548 fare de Ignaco Lojola.

En la deksepa jarcento homoj kiel Giovanni Alfonso Borelli, Pietro Castelli, Giovan Battista Cortesi, Carlo Fracassati, Giacomo Gallo, Mario Giurba, Marcello Malpighi kaj Francesco Maurolico estis en la universitato, sed en 1678 estis fermita pro la revolucio kontraŭ la hispanoj. La Universitato estis refondita en 1838 de la reĝo Ferdinando la 2-a. En 1847, kiel rezulto de la kontraŭburbona revolucio de la urbo, la universitato denove estis fermita kaj remalfermita post du jaroj, kun restriktoj al studentoj de aliaj regionoj ol Sicilio.

La tertremo en 1908 detruis grandan parton de la konstruaĵoj de la universitato inkluzive sian faman bibliotekon kaj sciencan ekipaĵon. Sed nur unu jaron poste en 1909 la Fakultato de Juro estis remalfermita. La Fakultatoj de Scienco, Farmacio kaj Medicino remalfermiĝis en la jaroj 1914/15.