Universitato de Miskolc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Universitato de Miskolc estas universitato en Hungario, kie instruis 1700 pedagogoj 13 600 studentojn.

Ĉefa konstruaĵo de Universitato de Miskolc
Alia konstruaĵo de la universitato

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni rigardas antaŭaĵon de tiu ĉi universitato akademion en Selmecbánya (nun Banská Štiavnica en Slovakio) fondita en 1735. Ĝi estis tiam la unua altlernejo pri minado kaj metalurgio en la mondo. En 1762 la altlernejo ricevis la rangon akademio. Ekde 1846 oni instruis ankaŭ arbaristojn. En 1867 oni ŝanĝis la instruan lingvon el germana al hungara. Pro Traktato de Trianon la akademio translokiĝis al Sopron.

En 1949 oni establis universitaton en Miskolc, signifaj fakultatoj translokiĝis el Sopron al Miskolc. La unuaj instruadoj okazis en 1952. Komence la universitato prenis la nomon Mátyás Rákosi. Dum la socialismo okazis diversaj ŝanĝoj en la fakultatoj. La nuna nomo estas uzata de 1990. Inter 2000 kaj 2013 aliĝis al Universitato de Miskolc Pedagogia Altlernejo Komenio, kiu fondiĝis en 1531.

Rektoroj de la universitato[redakti | redakti fonton]

Iamaj studentoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Iamaj universitataj instruistoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de profesoroj en Universitato de Miskolc.

Fontoj[redakti | redakti fonton]