Universitato de Montpellier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
universitato de Montpellier
Université de Montpellier
Universitat de Montpelhièr
universitato en Francio
Informoj
fondodato 1289
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 43° 37′ 55″ N, 3° 51′ 50″ O (mapo)43.6319444444443.8638888888889Koordinatoj: 43° 37′ 55″ N, 3° 51′ 50″ O (mapo)
lando Francio
urbo Montpellier, Francio
Estraro
ĉefestro(j) Philippe Augé vd
Nombroj
nombro de studentoj
nombro de kunlaborantoj
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj
Koimbra Grupo
• Konsorcio Couperin
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Renater
• Coordination of French research universities
• Languedoc Roussillon Universities
• ORCID
• Asocio Universitata de Franclingvio
• European Open Science Cloud Association vd
filioj
• Institut de Génétique Moléculaire de Montpellier
• Centre d'écologie fonctionnelle et évolutive
• Biochemistry and Plant Molecular Physiology
• Institut de Génomique Fonctionnelle
• Institut Européen des Membranes
• Institut d'Electronique et des Systèmes
• Institut des Biomolécules Max Mousseron
• Institut Charles Gerhardt
• Institute for the Separation Chemistry in Marcoule
• Institut des Sciences de l'Evolution de Montpellier
• Institute of Human Genetics
• Institute for Regenerative Medicine & Biotherapy
• Institut de Mathématique et de Modélisation de Montpellier
• Laboratoire des Symbioses Tropicales et Méditerranéennes
• Maladies Infectieuses et Vecteurs : Ecologie, Génétique, Evolution et Contrôle
• Laboratoire Charles Coulomb
• Géosciences Montpellier
• Centre for Biochemical and Macromolecular Research
• Centre de Biologie Structurale
• Rhizogenesis Lab
• Laboratory HydroSciences Montpellier
• Agropolymerpolymer Engineering and Emerging Technologies
• Laboratoire Univers et Particules de Montpellier
• LIRMM
• Institute of Cancer Research of Montpellier
• Faculty of Medicine of Montpellier
• University Institute of Technology of Montpellier
• Faculty of odontology of Montpellier vd
jura formo public scientific, cultural or professional establishment vd
universitato de Montpellier Université de Montpellier Universitat de Montpelhièr (Montpellier)
universitato de Montpellier
Université de Montpellier
Universitat de Montpelhièr
(Montpellier)
DEC
universitato de Montpellier Université de Montpellier Universitat de Montpelhièr
universitato de Montpellier
Université de Montpellier
Universitat de Montpelhièr
Map
universitato de Montpellier
Université de Montpellier
Universitat de Montpelhièr
vdr

La Universitato de Montpellier (france Université de Montpellier, okcitane Universitat de Montpelhièr) estas franca publika esplorcentro lokigita en la sudoriento de Francio. Ĝi estis fondita en la 29-a de oktobro 1289 pere de papa Bulo eldonita de papo Nikolao la 4-a kaj ĝi estas unu el la plej antikvaj universitatoj de la mondo. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondo-bulo de la Universitato de Montpellier

Oni precize ne scias kiam la lernejo de liberaj artoj establiĝis en Montpeliero. Tre eble ili estis ia rekta kontinuado de la gaŭlo-romiaj lernejoj kiuj alkolektiĝis ĉirkaŭ la rektoriko-majstroj. La prijura lernejo estis fondita de Piaĉentino (1130-1192), mezepoka juristo k glosisto, el la bolonja lernejo kiu venis al Montpeliero en 1160, tie li instruis dum du malsamaj periodoj kaj tie li mortis en 1192. La fakultato pri juro okupis longan periodon. La profesoroj de Montpeliero estis majstroj pri la redaktado de la Napoleona Kodo, t. e., la civila kodo kiu gvidas la nunan Francion k bazo por la modernaj jurkodoj ĝis la bordoj de la napoleona imperio. La fakultato pri juro estis reorganizita en 1998.

La prestiĝohava lernejo pri medicino eble fondiĝis de homoj trejnitaj en la hispanaj medicinaj lernejoj; fakte, ĉirkaŭ la jaro 1137, multaj bonegaj kuracistoj ekburĝonis en la Universitato de Montpellier. Ĝi estas la plej malnova medicina lernejo ankoraŭ funkcianta. La lernejo pri Medicino devas ĝian sukceson al la politko de Vilhelmo la 8-a (1157-1202), lordo de Montpellier, per kiu ĉiu licencita kuracisto devis tie instrui: ne estis fiksa nombro da profesoroj, la lecionoj multiĝis, provizante grande la elekton da profesoroj kiuj venadis el la tuta Mediteranea regiono. La statutoj, donitaj en 1220 de Konrad von Urach (1170-1227), kardinalo k papa legato de Honorio la 3-a, kiuj estis konfirmitaj k etenditaj ĝis 1240, metis la institucion sub la administrado de la episkopo de Magelone[1], kanceliero de la lernejoj, kaj tiam la lernejo fakte ĝuis grandan aŭtonomecon.

En la 14-a jarcento la lernejo famiĝis pro tio ke ĝi argumentis ke la Nigra morto estis kaŭzata de iu miasmo kiu eniras tra la korpoporoj, kaj ili konfirmas tion citante teoriojn disvolvitajn de Galeno. Doktoroj, kiuj estis edukitaj en Montpeliero, kritikis la bankutimon ĉar ili asertis ke banado malfermas la korpoporojn, igante la homojn pli inklina al la Bubona pesto.

En 1529, post kelkaj jaroj kiel apotekisto, Mikaelo de Nostradamo eniris en la Universitaton de Montepeliero por studi doktorigon pri medicino. Post iom da tempo li estis forpelita el la universitato kiam oni malkovris ke li estis apotekisto, iu manofico eksplicite malpermesita de la universitataj statutoj. La forpelo-dokumento ankoraŭ ekzistas en la biblioteko de la universitato. Francisko Rabeleo ricevis sian diplomon pri medicino en Montpeliero, kaj lia portreto pendas inter la galerio de la profesoroj.

Listo de universitatanoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magelone estas komunumo lokigita sur la komunuma teritorio de Villeneuve-lès-Maguelone, departemento de Hérault, en Francio.