Universitato de Oksfordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universitato de Oksfordo (angle: University of Oxford sed ankaŭ konata kiel Oxford University) estas la plej malnova universitato en la angla-lingva mondo.

Oni ne scias la fondo-daton, sed certe oni instruis tie en 1096.

Post 1167 kiam Henriko la 2-a malpermesis anglajn studentojn studi ĉe la Universitato de Parizo, Oksfordo rapide pligrandiĝis. Post la murdo de du studentoj en 1209 oni dissolvis la universitaton; estis fondita la Universitato de Kembriĝo. Sed en junio 1214 Nicholas de Romanis, papa legato, pritraktis ĉarton kaj la universitato revenis al Oksfordo.

La universitato estas federacio de diversaj kolegioj, kiuj multrilate konservas proprajn regulojn kaj kutimojn. Kiel Kembriĝo, la universitato prizorgas la unuecajn aferojn, ekzemple enhavon de la kursoj, bibliotekoj, ekzamenoj. La kolegia sistemo devenas de la mezepoko, kiam religiaj ordenoj posedis konstruaĵojn en Oksfordo kie anoj de la ordenoj loĝis por studi kaj ĉeesti (aŭ fari) prelegojn en la urbo.

Kolegioj de la Universitato de Oksfordo

KOLEGIOFONDITA
All Souls College 1483
Balliol College 1263
Blackfriars1221
Brasenose College1509
Campion Hall1896
Christ Church1546
Corpus Christi College1517
Exeter College1314
Green College1979
Greyfriars1910
Harris Manchester College1889
Hertford College1740
Jesus College1571
Keble College1870
Kellogg College1990
Lady Margaret Hall1878
Linacre College1962
Lincoln College1427
Magdalen College1458
Mansfield College1886
Merton College1264
New College1379
Nuffield College1958
Oriel College1326
Pembroke College1624
Queen's College1341
Regent's Park College1927
St Anne's College1878
St Antony's College1953
St Benet's Hall1897
St Catherine's College1963
St Cross College1965
St Edmund Hall1278
St Hilda's College1893
St Hugh's College1886
St John's College1555
St Peter's College1961
Somerville College1879
Templeton College1995
Trinity College1554
University College1249
Wadham College1610
Wolfson College1981
Worcester College1714
Wycliffe Hall 1877

Aliaj kolegioj en Oksfordo

Bonvolu noti ke troviĝas dua universitato en Oksfordo – Brookes-Universitato, antaŭe la Oksforda Politekniko. Ĝi estas moderna universitato kaj havas propran terenon. Ĝi ne estas ligita al la Universitato de Oksfordo.

Ankaŭ troviĝas kelkaj sendependaj kolegioj ne ligitaj al la universitato. Ili ofte estas popularaj ĉe eksterlandaj studentoj, ĉar tio permesas ilin diri tute honeste, ke ili ja studis ĉe Oksfordo. La kvalito de la edukado en la kolegioj varias.

Kolegio Ruskin ankaŭ troviĝas en Oksfordo. Ĝi ne estas parto de la Universitato de Oksfordo, sed havas fortajn ligojn kun ĝi.

Eksteraj ligiloj

greke Universitato de Oksfordo