Universitato de Oslo
La universitato de Oslo (norveglingve Universitetet i Oslo) estas la plej malnova kaj granda universitato en Norvegio. Ĝi situas en la ĉefurbo Oslo kaj estis fondita en 1811 sub la nomo "Reĝa Frederiko-Universitato" laŭ la modelo de la Humboldt-Universitato en Berlino.
Ĝi hodiaŭ gastigas proksimume 27 700 studentojn.