Universitato de Pécs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Universitato de Pécs [peĉ] apartenas al la plej grandaj universitatoj en Hungario. La mallongigo hungare estas PTE.

Blazono de la universitato
Ĉefa enirejo de universitato en Pécs

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la universitato komenciĝis neoficiale en 1367[1]. Tiam ekfunkciis la unua hungara universitato, sed ĝi ne havis la rangon „universitas”, ĉar la papo ne permesis instrui la teologion. La titolo estis „Studium Generale”, kie lernis 800 studentoj. En nekonata tempo ĝi jam ne funkciis, tamen dum duminado de turkoj 2 altlernejoj funkciis. En 1785 la reĝa akademio alvenis el Győr kaj ĝi funkciis tie 2 jardekojn. En 1833 Ignác Szepesy fondis en Pécs akademion kun 2 fakultatoj.

Ornama pordego de la universitato

En 1912 oni fondis novan universitaton en Pozsony (Reĝa Scienca Universitato Erzsébet), kiu ekfunkciis ekde 1919 en Budapeŝto, ekde 1923 jam en Pécs. Baldaŭe diversaj ŝanĝoj okazis kun la fakultatoj. En 1966 kliniko por la kuracistoj, en 2003 arkivo ekfunkciis. Inter 1982-2000 la universitato prenis la nomon Janus Pannonius. Tiutempe altlernejoj aliĝis al la universitato.

Nuntempe 11 fakultatoj funkcias tie, inter ili la plej signifaj estas la jura kaj medicina fakultatoj. Ankaŭ en Szekszárd funkcias fakultato. En la universitato lernas 21 000 studentoj, inter ili 1700 eksterlandanoj.

La medicina fakultato

Rektoroj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de rektoroj en Universitato de Pécs.

Iamaj studentoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj de Universitato de Pécs.

Iamaj instruistoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de profesoroj en Universitato de Pécs.

Studentoj, poste instruistoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

La universitata biblioteko

Fontoj[redakti | redakti fonton]