Universitato de Pizo
La Universitato de Pizo (itale: Università di Pisa) estas unu el la plej malnovaj kaj renomaj universitatoj de Italio en Toskanio. Ĝi forte markas kun pliaj du altlernejoj (Scuola Normale Superiore kaj Scuola Superiore Sant'Anna) la universitatan urbon Pizo (Italio).
Ĝi estis formale fondita la 3-an de septembro 1343, per edikto papo Klemento la 6-a, kvankam jam ekzistis instruoj pri juro jam ekde la 11-a jarcento. La universitato havas la plej malnovan akademian botanikan ĝardenon de Eŭropo (Orto botanico di Pisa), fondita en 1544.
La universitato havas ĉ. 3600 laboristojn, el kiuj ĉ. 1900 estas sciencaj kunlaboristoj. En 2011, en la universitato studis ĉ. 57.000 studentoj.
Fakultato
- Fakultato pri agrikulturaj sciencoj
- Fakultato pri ekonomiaj sciencoj
- Fakultato pri farmacio
- Fakultato pri juro
- Fakultato pri inĝenieraj sciencoj
- Fakultato pri intelektaj sciencoj kaj filozofio
- Fakultato pri lingvoj kaj fremdlingva literaturo
- Fakultato pri veterinara medicino
- Fakultato pri medicino kaj kirurgio
- Fakultato pri matematiko, fiziko kaj natursciencoj
- Fakultato pri politikaj sciencoj
Gravaj personoj de la universitato
- Bartolo da Sassoferrato (1314-1357?), juristo
- Francesco da Buti (1315-1406), gramatikisto
- Guido da Prato medicinisto
- Ugolino da Montecatini (Ugolino Caccini) (1348-1425), medicinisto
- Luca Ghini (1490-1556)
- Andrea Cesalpino (1519-1603), botanikisto und medicinisto
- Galileo Galilei (1564-1642), fizikisto, astronomo, matematikisto
- Cassiano dal Pozzo (1588-1657), juristo, antikvisto, mecenato
- Lorenzo Bellini (1643-1704), anatomo
- Klemento la 12-a papo (1652- 1740)
- Vittorio Fossombroni (1754-1844), matematikisto
- Giovanni Battista Amici (1786-1863), inĝeniero, matematikisto kaj fizikisto
- Carlo Matteucci (1811-1868), fizikisto kaj politikisto
- Paolo Emiliani Giudici (1812-1872), literatura historikisto kaj literatura sciencisto
- Eugenio Beltrami (1836-1900), matematikisto
- Ulisse Dini (1845-1918), matematikisto
- Gregorio Ricci-Curbastro (1853-1925), matematikisto
- Salvatore Pincherle (1853-1936), matematikisto
- Giovanni Amendola (1882-1926), docento pri teoria filozofio, politikisto kaj ĵurnalisto
- Guido Ascoli (1887-1957), matematikisto
- Enrico Fermi (1901-1954), fizikisto
- Mario Monicelli (1915-), reĝisoro
- Carlo Azeglio Ciampi (1920-) politikisto, itala ŝtatprezidanto
- Giotto Bizzarrini (1924-), konstruktisto de konkuraj aŭtomobiloj
- Enrico Bombieri (1940-), matematikisto
- Massimo D'Alema (1949-), politikisto
- Andrea Bocelli (1958-), kantisto