Universitato de Primorska

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universitato de Primorska (UP) estas ŝtata universitato en la slovena regiono Primorska. Ĝi estis fondita la 29-an de januaro 2003 kaj troviĝas en la urboj Koper (Kapodistrio), Izola kaj Portorož.

En 2008 ĝi havas ĉ. 100 profesorojn kaj 5.400 studentojn. Administre ĝi konsistas el kvar fakultatoj, du kolegioj kaj du esplorejoj:

  • Fakultato pri klerigado (Koper)
  • Hom-scienca fakultato (Koper)
  • Fakultato pri organizado kaj administrado (Koper)
  • Fakultato pri matematiko, naturscienco kaj informadika tekniko (Koper)
  • Kolegio pri turismiko (Portorož)
  • Kolegio pri publika sano (Izola)
  • Esplora Centro Koper
  • Primorska Instituto pri Natursciencoj kaj Tekniko (Koper, de 1994)

Eksteraj ligiloj